Baronino Sophie MANNERHEIM (naskiĝis la 21-an de decembro 1863, mortis la 9-an de januaro 1928) estis finna nobelo el la familio Mannerheim. Ŝi estis fratino de marŝalo Mannerheim kaj pioniro de moderna publika sansistemo en Finnlando, infana sanitara zorgo kaj internacia sanitara kunlaborado.

Sophie Mannerheim
Persona informo
Naskonomo Eva Charlotta Lovisa Sofia Mannerheim
Naskiĝo 21-an de decembro 1863 (1863-12-21)
en Askainen
Morto 9-an de januaro 1928 (1928-01-09) (64-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Patro Carl Robert Mannerheim
Patrino Helene Mannerheim
Frat(in)oj Carl Gustaf Emil Mannerheim • Eva Mannerheim-Sparre • Johan Mannerheim • Carl Mannerheim
Edz(in)o Hjalmar Linder
Okupo
Okupo flegisto
vdr
Sophie Mannerheim (ŝi estas sidanta meze) kun siaj gefratoj. Dekstre estas staranta la estonta marŝalo Carl Gustaf Emil.

Ŝi komencis sian karieron kiel laboristo en banko (1890). En la jaro 1896 ŝi edziniĝis. Post divorco en la jaro 1902 ŝi finlernis kiel flegisto en Nightingale School at St. Thomas Hospital en Londono. Reveninte Finnlandon ŝi fariĝis ĉeffratino en malsanulejo en Helsinko kaj pli poste prezidanto de Finna asocio de flegistinoj kaj tiun oficon ŝi tenis dum 24 jaroj. Pli poste ŝi estis ankaŭ prezidanto de Internacia konsilantaro de flegistinoj. Komune kun doktoro Arvo Ylppö ŝi fondis infanan malsanulejon en Helsinko (Lastennlina) kaj komune kun sia frato marŝalo Mannerheim ŝi fondis kaj gvidis Asocion de Mannerheim por zorgo pri infanoj (Mannerheimin Lastensuojeluliitto).