Sound Transit, oficiale la Central Puget Sound Regional Transit Authority, estas regiona sistemo de publika transporto servanta la Seatlan aglomeraĵon depost la 19-a de septembro 1999.[1] Ĝin formis en 1996[2] la kantonaj registaroj de kantonoj King, Snohomish, kaj Pierce. Ĝi funkciigas pendolajn servojn de aŭtobusoj, interurbaj trajnoj, kaj malpezaj trajnoj en sia regiono kaj konstruas projektojn por subteni kaj ekspansii tiujn servojn. La servojn kunlabore efektivigas la lokaj sistemoj Community Transit, Metro Transit, kaj Pierce Transit, kaj la tutlanda fervoja firmao BNSF.

Sound Transit
emblemo
publika transporta aŭtoritato
Komenco 19-a de septembro 1999
Lando(j) Usono vd
Sidejo Seatlo, Usono
Situo Vaŝingtonio
Posedatoj Theater District/South 9th Street • Theater District vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Sound Transit

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.