Spano (arkitekturo)
En arkitekturo kaj inĝenierado, spano estas distanco inter du apogpunktoj de volbo, plafono aŭ inter du pilieroj de pont-arko kaj simile (PIV2).[1] Spano estas la distanco inter du intermezaj subteniloj de strukturo, ekz. trabo aŭ ponto. Spano povas esti fermita pere de solida trabo aŭ pere de kablo aŭ ŝnuro. La unua tipoj estas uzata por pontoj, dum la dua por elektraj linioj, telekomunikilaj linioj, kelkaj tipoj de antenoj aŭ por funikularoj.
Laŭ Francisko Azorín spano estas Distanco inter ĉiu du apogiloj, kolonoj, gamboj, traboj, k. c.[2] Li indikas etimologion el la latina expansus, el expandere (ampleksigi).[3]
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ NPIV [1] Alirita la 12an de Januaro 2018.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
- ↑ Azorín, samloke.
BibliografioRedakti
- Bails, Benito (1802). Imprenta de la Viuda de Ibarra, eld. Diccionario de arquitectura civil (1a eld.). Madrid. p. 72.
- Gere, James M.; Goodno, Barry J. Mechanics of Materials (8a eld.). p. 1086. ISBN 978-1-111-57773-5.