Armjanska municipo (Krimeo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kreitas la paĝo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:01, 10 maj. 2007

Armjanska municipo (ruse Армянский горсовет, ukraine Армянська міськрада, krime-tatare Ermeni Bazar şeer şurası) estas unu

Armjanska municipo
ruse Армянский горсовет
ukraine Армянська міськрада
krime-tatare Ermeni Bazar şeer şurası

municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo • municipal formation in Russia
La centro: Armjansko
Areo: 162 km2
Loĝantaro: 26 867 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 151,28 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6567
En la municipo estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
0
3
0
Armjanska municipo sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo — la teritorio, subigita al la Armjanska urba konsilantaro. Armjanska municipo estas la plej norda parto de ARK, situanta sur la Perekopa terkolo (kiu ligas la Krimean duoninsulon al la materiko).

Ekonomio

En la Armjanska municipo troviĝas kelkaj grandaj industriaj entreprenoj. La plej granda estas la kemia uzino "Krimea Titano", kiu produktas titan-oksidon (TiO2), sulfuracidon, mineralajn sterkaĵojn. Estas ankoraŭ kelkaj uzinoj: Sivaŝa anilin-farba uzino (kiu estas la plej granda en Ukrainio produktanto de farboj por malpeza industrio), uzino de fer-betonaj konstrukciaĵoj.

Transporte la municipo estas ligita al ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo per fervoja (tra la municipo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono) kaj busa trafikoj.

Administra konsisto de la regiono

La Armjanska municipo aree kaj loĝantare estas relative malgranda inter ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo. La municipo havas 1 urbon (Armjansko) kaj unu komunumon (Suvorova komunumo), kiu havas 3 vilaĝojn: Suvorovo (Culğa), Perekop (Or Qapı) kaj Voloŝino (Qulla) - parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la loĝlokoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

Vidu ankaŭ


La loĝlokoj de la Armjanska municipo

Urboj Armjansko
Vilaĝoj PerekopSuvorovoVoloŝino