Pervomajska distrikto (Krimeo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreitas la paĝo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:46, 24 maj. 2007

Pervomajska distrikto (ruse Первомайский район, ukraine Первомайський район, krime-tatare Curçı rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto troviĝas en la norda stepa parto de la Krimea duoninsulo kaj limas norde la Krasnoperekopskan municipon, okcidente - la Razdolnan distrikton, sude - la Eŭpatorian municipon, oriente - la Ĝankojan kaj Krasnogvardejskan distriktojn. La administra centro de la distrikto estas urbotipa loĝloko Pervomajsko.

Pervomajska distrikto
ruse Первомайский район
ukraine Первомайський район
krime-tatare Curçı rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea
La centro: Pervomajsko
Areo: 1 474 km2
Loĝantaro: 40 367 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 27,39 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6552
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
1
39
2
Pervomajska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Ekonomie la distrikto estas tipa agrikultura regiono sen grandaj loĝlokoj kaj signifaj industriaj entreprenoj. Tra la distrikto pasas la aŭtovojo Simferopolo-Krasnoperekopsko; ĉiuj loĝlokoj de la distrikto estas interligitaj per busa trafiko.

Administra divido de la distrikto

La Pervomajska distrikto havas 17 komunumojn, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Pervomajsko) kaj 41 vilaĝ(et)ojn.

Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas la centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Pervomajska komunumo
    • Pervomajsko (Curçı)
    • Makarovka (Tabor-Kirej)
    • Pŝeniĉnoje (Uĉevli-Orka)
    • Upornoje (Kijat-Orka)
  • Abrikosova komunumo
    • Abrikosovo (Abrikosovo, krime-tatare Ajgaŝen)
  • Aleksejevka komunumo
    • Aleksejevko (Aleksejevka, krime-tatare Eski-Ali-Keĉ)
    • Privolnoje
  • Ĉernova komunumo
    • Ĉernovo (Ĉernovo, krime-tatare Frajdorf)
    • Kaŝtanovka (Totman)
    • Sverdlovskoje (Devlet-Ali)
  • Griŝina komunumo
    • Griŝino (Griŝino, krime-tatare Tokulĉak)
    • Frunze
    • Vipasnoje (Japinĝa)
  • Gvardejska komunumo
    • Gvardejsko (Gvardejskoje, krime-tatare Akĉora)
    • Bratskoje (Bujuk-Konrat)
    • Jelenovka
  • Kalinina komunumo
    • Kalinino (Kalinino, krime-tatare Orman-Aĝi)
    • Levitanovka
  • Kormova komunumo
    • Kormovo (Kormovoje, krime-tatare Togajli)
    • Ĉapajevo (Botaŝ)
    • Tiĥonovka (Tatara Boz)
  • Krestjanovka komunumo
    • Krestjanovko (Krestjanovka, krime-tatare Sirt-Ĝajlav)
    • Novaja Derevnja (Nejdorf)
  • Oktjabrska komunumo
    • Ortjabrsko (Oktjabrskoje, krime-tatare Judendorf)
    • Kamenka
  • Ostrovska komunumo
    • Ostrovsko (Ostrovskoje, krime-tatare Kijat)
    • Melniĉnoje (Germana Kjutjuke)
    • Snegirjovka (Lekkert)
  • Pravda komunumo
    • Pravdo (Pravda, krime-tatare Der-Emes)
    • Arbuzovo (Stalinŝtadt)
    • Matvejevka (Rusa Ŝigim)
  • Saribaŝa komunumo
    • Saribaŝo (Sari-Baŝ)
  • Staĥanovka komunumo
    • Staĥanovko (Staĥanovka, krime-tatare Beŝ-Uj-Ilak)
    • Dalneje (Burĉi)
  • Stepna komunumo
    • Stepno (Stepnoje, krime-tatare Munij)
    • Krilovka
  • Susanina komunumo
    • Susanino (Susanino, krime-tatare Bujuk-Buzav)
    • Panfilovka (Ulan-Eli)
    • Rovnoje (Aĝi-Atman)
  • Vojkova komunumo
    • Vojkovo (Vojkovo, krime-tatare Ajbar)
    • Dmitrovka (Oj-Mamŝak)
    • Otkritoje (Najn-Bront)


La loĝlokoj de la Pervomajska distrikto

Urbotipaj loĝlokoj Pervomajsko
Vilaĝoj: AbrikosovoAleksejevkaArbuzovoBratskojeĈernovoDalnejeDmitrovkaFrunzeGvardejskojeGriŝinoJelenovkaKalininoKamenkaKaŝtanovkaKormovojeKrestjanovkaKrilovkaLevitanovkaMakarovkaMatvejevkaMelniĉnojeNovaja DerevnjaOktjabrskojeOstrovskojeOtkritojePanfilovkaPravdaPrivolnojePŝeniĉnojeRovnojeSari-BaŝSnegirjovkaStaĥanovkaStepnojeSusaninoSverdlovskojeTiĥonovkaVipasnojeVojkovo
Loĝloketoj ĈapajevoUpornoje