Arabela: Malsamoj inter versioj
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:53, 7 aŭg. 2007
___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___
Indikoj pri la televidserio
Titolo: »Arabela« Germanlingvaj titoloj: »Die Märchenbraut« (okcidenta germanio, FRG) »Die Schöne Arabella und der Zauberer« (orienta germanio, GDR) Orignia titolo: »Arabela« Kreiĝlando: ČSSR Kreiĝjaroj: 1979 – 1981 Poepizoda longeco: ĉirkaŭ 30 minutoj Epizodoj (nombro): 13 Origina lingvo: Ĉeĥa Muziko: Luboš FIŠER Daŭrigoj: * »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«), 1984
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1990 – 1993
Aktoroj
- Vladimír MENŠÍK (rolo: s-ro Karel MAJER/MAIER)
- Stella ZÁZVORKOVÁ (rolo: s-ino MAJEROVÁ/MAIER)
- Jana NAGYOVÁ (rolo: reĝino Arabela/Prinzessin Arabella)
- Vladimír DLOUHÝ (rolo: Petr MAJER/Peter MAIER)
- Jiří LÁBUS (rolo: fia sorĉisto Rumburak)
- Vlastimil BRODSKÝ (rolo: reĝo Hyazinth)
- Jana BREJCHOVÁ (rolo: reĝino)
- Jiří SOVÁK (rolo: reĝkortega magiisto Theophil VIGO)
- Dagmar PATRASOVÁ (rolo: Xenia)
- Jana ANDRESÍKOVÁ (rolo: fia sorxistino)
- Dana VAVROVA (rolo: ruĝĉapulino)
- František FILIPOVSKÝ (rolo: diableto BLEKOTA/ŜTUNK)
- František PETERKA (rolo: Fantomas)
- Oldřich VÍZNER (rolo: reĝido Vilibald)
kaj multaj aliaj
___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___
»Arabela« (titolo de la ĉeĥa origino: »Arabela«) estas fantazia porinfana ĉeĥa televidserio de la reĝisoro Václav VORLÍČEK kaj de la scenaristo Miloš MACOUREK. Ĝi kreiĝis dum la jaroj 1979 – 1981.
La muzikon kreis Luboš FIŠER; la serio estas produktita de Ĉeĥa televido kaj la (siatempe okcident-)germana televidstacio WDR. La || okcidentgermana titolo de la serio estas »La fabela fianĉino« (»Die Märchenbraut«).
En orienta germanio la unua televidprogramo spektigis la serion 1983, titolo »La bela Arabela kaj la sorĉisto« (»Die schöne Arabella und der Zauberer«); oni elsendis 16 epizodojn po eble 25 minutoj. Kelkparte estis aliaj epizodaj titoloj ol tiuj de la okcidentgermana elsendado. La lingvoadaptigo estis alia kaj (kiel kutime) pli bona ol tiu de okcidenta germanio. Speciale oni restis pli ĉe la ĉeĥaj nomformoj kaj trovis pli trafajn tradukojn, ekz. »Majstro VIGO« (anstataŭ la okcidentgermana »Sinjoro VIGO«).
En okcidenta germanio oni la serion kaj en la ĉefa televidprogramo ARD (tielnomata »Unua Programo«) kaj en la laŭfederlandaj sub-programoj (tielnomataj »Triaj Programoj«) elsendis.
Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun nek pri la serio nek pri la libro ekzistas E-versioj.
Enhavo
Karel MAJER, parolisto kaj aktoro de etaj roloj, hazarde ekhaviĝas magian sonorileton. Se oni ĝin uzas aperas el la regno de la fabeloj la magiisto Rumburak. Li s-ron MAJER kunvojaĝigas al la fabel-regno, kaj tie s-ro MAJER senvole mortpafas la lupon. Tio detruas la fabelon pri Ruĝĉapelino. Kaoso en fabelregno, s-ro MAJER rifuĝas, Rumburak puniĝu, kaj s-ron MAJER oni laŭkuras al la reala mondo (»la regno de la homoj«).
En la laŭkurado eĉ partoprenas la reĝo mem, kune kun la reĝkortega magiisto. En la homoj-regno la reĝidino Arabela ekamiĝas al la filo de s-ro MAJER, Petr. Ankaŭ la alia reĝidino, Xenia, vizitas la homoj-regnon, kaj tuj diktas hejme en la fabel-regno modernigon. Kun drastaj rezultoj.
Dume ankaŭ Rumburak ne lacas. Li volas iĝi diktatoro de la fabel-regno, uzas kaj magion kaj homan teknikon kaj la fabel-regnajn fiulojn pri tiu celo.
Kunagas diversaj famaj figuroj eĉ el la fabel-regno por plenkreskulo, ekz. Fantomas kaj d-ro FRANKENSTEIN.
Kromrimarkoj
Vere magias la ĉarmo kaj la spriteco per kiu oni kreis tiun ĉi serion. Oni tutkonvinke montras paralelan universon de la fabelfiguroj.
La serio estas granda sukceso. Verŝajne ankaŭ, ĉar ĝi per satira troigo kritikas la frenezecon de ĉiutagaj kutimoj en la moderna mondo. Ekzemple la kvartaloj el amasloĝkestoj betonaj – la tien devigitaj fabelfiguroj ne sukcesas loĝi, neniu kapablas tie vivi. Kaj finfine la registaro nur havas unu eblecon fini la ribeladon: Ĉiuj civitanoj estas transsorĉitaj al aŭtomobiloj. Sed ex tiam ili ankoraŭ proteste kornsignalas ...
Kiel kutime en tiuj ĉeĥaj serioj (ekz. »Pan Taŭ«, »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«) la infanoj havas specialan gravecon. Oni montras ke ili estas kapablaj kaj saĝaj, oni ilin fortigas, kuraĝigas, kaj indikas al la »plenkreskuloj« reveni al sia infaneco.
Epizodoj
Estas 13 epzizodoj po 30 minutoj; sed oni ankaŭ elsendis kunligite al 6 epizodoj po 55 ĝis 85 minutoj.
- Mortis la lupo
- Rumburaka avenĝo
- Amo per unua vido
- Vertago s-ro MAJER
- Arabela fuĝu
- Magiringo kaj magimantelo
- Fabeloj en rubaĵujon
- Heĉjo kaj Grenjo (Hänsel und Gretel)
- Persorĉaj aŭtomobiloj
- Rumburaka ŝanco
- Sorĉistino plus kvin generaloj
- En ublieto de fantomkastelo
- Sonorila fino
Notoj
La serion havas daŭrigon, la serio »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1993. Bedaŭrindege Vladimír MENŠÍK ne plu povis partopreni, li mortis 1988.
Krome estas filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«), 1984. Ĝi estas en la fendo inter la du serioj sed ne vere apartenas al ili. Per tiu filmo Jiří LÁBUS povis pliampleksigi la rolon de la fia magiisto Rumburak.
Retpaĝoj
- pri »Arabela« en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri »Arabela« ĉe TSFSI (germanlingve)
- Oficiala ĉeĥa retpaĝo, kun multaj fotoj
- Ĉiĉerono pri la epizodoj