Maksimiliano la 2-a Emanuelo (Bavario): Malsamoj inter versioj

elektoprinco de Bavario
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{apartigila paĝo|Maksimiliano la 2-a}} thumb|Maksimiliano la 2-a Emanuelo '''Maksimiliano la 2-a Emanuelo de Bavario''', plena {{lingv|de|a}} nomo ''Max...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:13, 15 nov. 2007

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maksimiliano la 2-a

Maksimiliano la 2-a Emanuelo de Bavario, plena germana nomo Maximilian II. Emanuel Ludwig Maria Joseph Kajetan Anton Nikolaus Franz Ignatz Felix, mallonge Max Emanuel (naskiĝis la 11-an de julio 1662 en Munkeno, mortis la 26-an de februaro 1726 samloke), el la dinastio Wittelsbach estis de 1679 ĝis 1706 kaj ekde 1714 ĝis 1726 duko de Supra kaj Malsupra Bavario kaj Supra Palatinato kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj ankaŭ de 1692 ĝis 1706 ĝenerala vikario de la Hispana Nederlando.

Maksimiliano la 2-a Emanuelo

Maks Emanuel naskiĝis kiel unua filo de princo-elektisto Ferdinando Maria kaj lia edzino Henriette Adelheid de Savojo en la rezideja urbo Munkeno. Lia patrino poste ricevis donace – kiel danko por la longe atendita nasko de tronheredonto – la monon por konstruigi Palacon Nymphenburg, kiun ŝia filo multe plivastigis.

Post la morto de lia patro, en 1679 Maks Emanuel ekregis kiel princo-elektisto kaj modernigis la bavaran armeon laŭ france ekzemplo.


Antaŭe:Princo-elektisto de BavarioPoste:
Ferdinando Maria
okupita de Aŭstrio
1679 - 1706
1714 - 1726
okupita de Aŭstrio
Karolo la 1-a Albreĥto
Antaŭe:ĝenerala vikario de la habsburga NederlandoPoste:
Fray Antonio de Agurto1692 - 1706okupita de Britio kaj Nederlando
Antaŭe:duko de Luksemburgo, Brabanto Limburgo kaj GeldernPoste:
Filipo la 5-a1712 - 1714Karolo la 6-a

Ŝablono:Ĝermo-biografio