Josef Navrátil: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: thumb|Josef Navrátil: ''Montara pejzaĝo ĉe la monaĥejo Vyšší Brod (Suda Bohemio)''. Ĉirkaŭ 1830 '''Josef Navrátil''' (naskiĝis la [[17-an de feb... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:00, 21 nov. 2007
Josef Navrátil (naskiĝis la 17-an de februaro 1798 en Slaný – mortis la 21-an de aprilo 1865 en Prago) estis ĉeĥa pentristo.
Biografio
Navrátil lernis ĉe sia patro metion de ĉambrofarbisto kaj post sekva studado en la Figurarta Altnernejo en Prago li fariĝis pentristo-dekoristo kaj plu kleriĝadis, i.a. dum pluraj vojaĝoj eksterlanden, precipe al Svislando. Lia surmuraj pentraĵoj el tiu ĉi frua epola ĝis nun ornamas diversajn konstruaĵojn en Prago (inkluzive la Pragan kastelon, kastelojn en Liběchov, Ploskovice, Zákupy, Jirny kaj aliloke.
Lia bonfamo grandiĝis kaj en la jaro 1850 li fariĝis prezidanto de la Unuiĝo de ĉeĥaj artistoj. 11 jarojn pli poste li devis lasi sian aktivan pentristan agadon sekce de parta paralizo kiel postsekvo de apopleksio. Li ĝisvivis en malriĉeco.
La unua kompleksa ekspozicio pri lia verkaro okazis post lia morto en la jaro en praga Rudolfinum.
Verkaro
Navrátil estis eminenta pejzaĝisto, sed plej multe li elstaris pro siaj mortpejzaĝoj kaj figuraj pentraĵoj kaj iliaj skizoj. En liaj bildoj okazas intermiksiĝo de plej diversaj stiloj, en skizoj li atingas eĉ la randon de impresionismo.