Duklando Brabanto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|<center>blazono de la dukoj de Brabanto '''Brabanto''' - nederlande ''Brabant'' ['bra:bant] - estas historia regiono, kiu proksimume kov…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:15, 27 apr. 2009

Brabanto - nederlande Brabant ['bra:bant] - estas historia regiono, kiu proksimume kovras la teritorojn de la la belgaj provincoj Antverpeno, Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la Brusela Ĉefurba Regiono, kaj krome ankaŭ de la provinco Nord-Brabanto (Noord-Brabant) en la sudo de Nederlando.

blazono de la dukoj de Brabanto

Antikva epoko kaj frua mezepoko

Brabanto dum la tempo de la Romia Imperio estis loĝata de la popolo de Menapianoj (latine menapii) kaj influita de la ĝermana kaj kelta kulturo. Post la konkeriĝo fare de la romianoj la teritorio apartenis al la romia provinco Gallia Belgica. Dum la 5-a jarcento la frankoj konkeris Brabanton.

Dum la jaro 870 la teritorio kiel parto de la franka regno Lotaringo (latine Lotharii Regnum, germane Lothringen) membriĝis en la germanlingva Sankta Romia Imperio kaj tiam jam nomatis duklando. Inter la la jaroj 900 kaj 923 Lotaringio iĝis parto de la okcidentfranka regno de Karlo la Simpla. Ekde la jaro 959 Brabanto estis regita de la grafoj de Verdun.

[Jen nur komenco - kompletigota]