Trinidada eŭfonjo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Trinidada eŭfonjo | dosiero = Saucito.jpg | dosiero larĝo = 240px | priskribo de dosiero = Trinidada eŭfonjo | statuso = LC | regno = ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:09, 4 nov. 2010

Ŝablono:Taksonomio korektita La Trinidada eŭfonjo (Euphonia trinitatis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Disvastiĝo

 
Euphonia trinitatis

Ĝi troviĝas en norda Kolombio, Trinidado kaj Tobago (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj norda Venezuelo krom la valo de la rivero Magdalena, sed ne ĉe Andoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Aspekto

Temas pri specio kun tre klara seksa duformismo. Masklo estas tre malgranda blunigreca birdo kun blunigraj gorĝo kaj vizaĝo, flava en frunto, kapopinto, brusto kaj ventro; ankaŭ nuko, dorso, flugiloj kaj vosto estas blunigraj. La ino estas olivverdeca supre kun flavecaj frunto, brusto kaj ventro. Temas pri fringedo tre simila al la plej proksima parenco nome la Flavkrona eŭfonjo, sed kun koloroj pli homogenaj, tio estas nur blunigra kaj flava.

Referencoj