Sekplantaro: Malsamoj inter versioj

scienca kolekto de sekigitaj plantoj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:16, 21 jan. 2011

Sekplantaro (aŭ herbario el la latina herbarium) estas kolekto de plantoj, sekiĝaj inter paperoj, utila por variaj studoj pri la plantoj, kaj ĉefe por la priskribo kaj klasigo. Faritaj de longa tempo, la multaj sekplantaroj en la mondo estas necesa ilo por la plantaj studoj. Grava rolo estas konservadi la tipaĵoj kiuj portas la sciencajn nomojn.

Sekplanto de Nepenthes rafflesiana, el pariza sekplantaro.

Historio

La elpensinto estus Luca Ghini (1500-1556), itala plantisto, kaj instruisto pri plantoscienco je Bolonjo. Ĝia seplantaro de 300 plantoj ne estis konservita. Unu el la plej malnovaj estas tiu de Félix Platter (1536-1614), kuracisto je Bazelo. En la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo estas konservita sekplantaro de 1558, ligita libro enhaventa 313 plantojn plukitaj de Jehan Girault, « tiam studanto pri kirurgio » je Lyon (laŭ enkondua teksto).

Celoj kaj uzado

Indiko de tipaĵo kaj la informo pri la loko en kiu ĝi estas konservita estas nun devigaj kiam oni publikas novan plantan taksonon, laŭ la nomsistemo.

La sekplantaroj estas do necesaj al studado pri la plantoj, ilia karakteroj, ilia disvastiĝoj, permesantaj la determinado kaj komparado de novaj specimenoj, por publiki novan taksonon, aŭ male por ekvidi troan samsignifan nomon: tio gravas por la planta nomado.

La sekplantaro (se oni bone sekigas la plantojn) estas ankaŭ utila fonto de DNA por arkreskiĝaj studoj. Tamen, ĉiuj malnovaj plantoj, aj tiuj konservitaj en aloholo estas neuzeblaj.

Farado

 
Sekplantoj de Sarracenia purpurea.

Laŭ lumita pripenso, la maloftaj kaj endanĝeriĝaj plantoj ne devu, esti en propra sekplantaro. La determinlibroj ĝenerale sufiĉas por determini la specioj. Oni pluku nur la plantoj kies la determino certas kaj en sufiĉe granda nombro.

  • Plukado: bezonas paperojn, en kiu oni metas la plantoj, kaj skribi almenaŭ la dato kaj la loko de plukiĝo. Gravas pluki la tuta planto, aŭ almenaŭ tipaj eroj (floroj, folioj, fruktoj, eble radikoj). Plej bone esti preni du uloj de ĉiu specio: unu estos sekigi, la alia utilos por dterminado.
  • Sekiĝo: bezonas multe da paperoj inter ĉiu planto, por absorbi la akvo. Oni almetu la planto lerte, sen faldi la folioj. Super ĉiu, oni almetas pezan aferon. Dum la unua tagoj, pli bone estas ŝanĝi ofte la paperoj, ĉar se ili estas tro malsekaj, la planto malbone sekiĝas.
  • Almetado: kiam la tuta planto estas tute seka, ĝi povas eniri la sekplantaron. Oni tiam alemtas la planto sur papero, kun la informojn kiujn oni skribis. Ĝenerale, oni skribas le scienca nomo, la nacia nomo, la dato kaj loko de pluko, kaj ankaŭ eblas aldoni informojn pri la loko.
  • Konservado: se la sekplantaro estas bone protektita de lumi, malsekeco kaj insektoj, ĝi povas esti tre longtempe konservata.

La granda sekplantaroj el mondo

 
La plej granda sekplantaro estas ĉe la naturhistoria muzeo de Parizo, kun ĉirkaŭ dek milionoj da sekplantoj.

En la grandaj kolektoj, estas pluraj dekoj de ĉiu specio povas esti kunmetitaj. Grandaj sekplantaroj kunigis la kolktoj de pluraj plantistoj, el ĉiuj regionoj. Ĉiu specimeno havas papereton kun la nomo de la plukinto kaj ĉiuj aliaj informoj. La sekplantoj estas ordigi laŭ la klasigo:

  • ĉiuj seplantoj de la sama specioj estas kunmetitaj, eĉ se ili venas el malsamaj landoj;
  • ĉiuj specioj de la sama genro estas kunmetitaj;
  • ĉiuj genroj de la sama familio estas kunmetitaj, ktp.

Tiujn gravajn kolekotojn povas vidi la plantistoj el tuta mondo.

Listo de grandaj sekplantaroj mondgradaj estas eldonita kiel Index herbariorum. Ĉiu kolekto estas distingi per nomo. Ekzemple, la British Museum estas nomita BM.

La sekplantaro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, kiu enhavas ĉirkaŭ dek milionojn da sekplantoj, estas la plej granda tutmonde.

Retaj sekplantaroj

 
La sekplantaro de Lamarko estas nun rete.

Rete, estas multe da sekplantaroj. Ekzemple, tiu de Lamarko, kiu estas ĉe la sekplantaro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo estas eldonita rete[1].

Ankaŭ estas fotaj kolektoj, similante sekplantarojn.

Referencoj