Zoltán Somlyó: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
poeto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:18, 29 jan. 2012

Zoltán SOMLYÓ [zoltAn ŝomjO], hungare Somlyó Zoltán estis hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Lia filo estis same poeto: György Somlyó.

Li naskiĝis, kiel Schwartz Zoltán la 22-an de junio 1882 en Alsódomboru. Li mortis la 7-an de januaro 1937 en Budapeŝto.

Biografio

Li naskiĝis en juda familio. Li frekventis mezlernejon en Nagykanizsa, poste li komencis labori, kiel ĵurnalisto en diversaj urboj. Ekde la 1920-aj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri tradukado. Tono de liaj poemoj estis la soleco kaj malespero.

Verkoj (selekto)

  • Dalok a piros kendőtől a hatcsattos cipóig (Kantoj de la tuko ĝis ...) poemoj, 1902
  • Dél van (Estas tagmezo), poemoj, 1910
  • Az átkozott költő (La malbenita poeto), poemoj, 1911
  • Sötét baldachin (Malhela baldakeno), poemoj 1913
  • Végzetes verssorok (Fatalaj versoj), poemoj, 1916
  • A Férfi versei (Poemoj de la viro), poemoj, 1922
  • Tango Milonga hercegnő (Princino Tango Milonga), poemoj 1924
  • Válogatott versek (Elektitaj poemoj), 1953
  • A titkos írás (La sekreta skribo), poemoj, 1960
  • diversaj tradukaĵoj de Baudelaire, Maupassant, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau

Fontoj

  • Hungara Vikipedio