George Robert Gray: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:20, 22 okt. 2012

George Robert Gray, membro de la Reĝa Societo de Londono (8a Julio 1808 – 6a Majo 1872) estis angla zoologo kaj aŭtoro, kaj estro de la ornitologia fako de la Brita Muzeo, nune la Muzeo pri Natura Historio, en Londono dum 41 jaroj. Li estis la plej juna frato de John Edward Gray kaj la filo de la botanikisto Samuel Frederick Gray.

Nigrakola kriulo, Chauna chavaria. Plato el Genera of Birds

La plej grava verko de George Gray estis Genera of Birds (1844–49), ilustraciata de David William Mitchell kaj Joseph Wolf, kiu inkludis 46,000 referencojn.

Biografio

Li naskiĝis en Chelsea, Londono, el Samuel Frederick Gray, naturalisto kaj farmakologisto. Li estis edukata ĉe la lernejo de Merchant Taylor.[1]

Gray startis ĉe la Brita Muzeo kiel helpanto pri Zoologio en 1831.

 
Plato 8 el The Monograph of the Genus Phasma

Li ekkatalogis insektojn, kaj publikigis Entomology of Australia (1833) kaj kontribuis al entomogia fako de angla eldono de Georges Cuvier nome Animal Kingdom. Gray priskribis multajn speciojn de Lepidopteroj.

En 1833, li estis fondinto de kio iĝis Royal Entomological Society of London.

La origina priskribo fare de Gray pri la Granda grilbirdo, kiu estis nomata ankaŭ kiel Grilbirdo de Gray , aperis en 1860. La specimeno estis kolektita de Alfred Russel Wallace en Molukoj.

Verkoj

  • The Entomology of Australia, in a series of Monographs. Part I. The Monograph of the Genus Phasma. London.
  • 1831 The Zoological Miscellany Zool. Miscell. (1): [1] 1-40
  • 1846 Descriptions and Figures of some new Lepidopterous Insects chiefly from Nepal. London, Longman, Brown, Green, and Longmans.
  • 1852 Catalogue of Lepidopterous Insects in the British Museum. Part 1. Papilionidae. [1853 Jan], "1852" iii + 84pp., 13pls.
  • 1871 A fasciculus of the Birds of China. London, Taylor and Francis.
  • kun Richard Bowdler Sharpe, The Zoology of the Voyage of HMS Erebus & HMS Terror. Birds of New Zealand., 1875.Reviziita eldono de Gray (1846) (1875).

Eksteraj ligoj

References

Ŝablono:Reflist

  1. The Royal Society, Biblioteko kaj Arkivo