John Marshall (kapitano): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''John Marshall''' - marŝale ''Jo̧o̧n M̧ajeļ'', naskiĝis la 15-an de februaro 1748 en Ramsgate, Kent, Anglio, mortis 71-jara en 1819 - estis ka...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''John Marshall''' - [[marŝale]] ''Jo̧o̧n M̧ajeļ'', naskiĝis la [[15-an de februaro]] [[1748]] en [[Ramsgate]], [[Kent]], [[Anglio]], mortis 71-jara en [[1819]] - estis kapitano de la brita mararmeo. Kun sia ŝipanaro li kiel unua eŭropano trovis inter alie la insularon poste nomata [[Marŝala Insularo]].
 
Ekde la aĝo de dek jaroj, kiam li eklernis la maristan metion, li pasigis sian vivon sur la maro. En 1788 li estris la britan mararmean ŝipon ''Scarborough'', kiu prenis malliberulojn de Anglio al la golfo ''[[ Botany Bay]]'' en [[Aŭstralio]].<ref>[http://books.google.ca/books?id=bk8EAAAAMBAJ&pg=PA91&dq=%22Thomas+Gilbert%22+captain+pacific&num=100&client=firefox-a#v=onepage&q=%22Thomas%20Gilbert%22%20captain%20pacific&f=false Samuel Eliot Morison (la 22-an de majo 1944): ''"The Gilberts & Marshalls: A distinguished historian recalls the past of two recently captured pacific groups"'' (La Gilbertoj kaj Marŝaloj: distingita historiisto rememorigas la pasinton de du ĵus kaptitaj pacifikaj insulogrupoj), en la magazino] [[Life (magazino)|''Life'']] ({{en}})</ref>
Post kiam la malliberuloj estis lasitaj ĉe la golfo, li veturigis sian ŝipon el Aŭstralio al Ĉinio, trovis kelkajn antaŭe en Eŭropo nekonatajn insulojn (prexipe kelkajn el la [[Gilbertaj insuloj]] kaj la [[Marŝalaj insuloj]]), kaj same trovis novan komercan vojon al [[Kantono (Ĉinio)|Kantono]] (廣州, [[pinjine]] ''Guǎngzhōu'').<ref>[http://books.google.ca/books?id=Yeu4MnVVss0C&pg=PA15&dq=%22Thomas+Gilbert%22+captain+pacific&num=100&client=firefox-a#v=onepage&q=%22Thomas%20Gilbert%22%20captain%20pacific&f=false Barrie Macdonald (1982): ''"Cinderellas of the Empire: towards a history of Kiribati and Tuvalu"'' ("Cindrulinoj" de la Brita Imperio: survoje al historio de Kiribato kaj Tuvalo), presejo de la ''Aŭstralia Nacia Universitato'' en] [[Kanbero]] (same {{en}})</ref> La insuloj kiujn li origine nomis "Lord Mulgrove's range" (montoĉeno de [[Lordo]] ''Mulgrove'') estis poste nomata [[Marŝala Insularo]]. John Marshall ankaŭ estris la ŝipon ''Scarborough'' sur sia dua vojaĝo transportante malliberulojn al Aŭstralio, sed la malliberuloj venantaj surŝipe estis en malbona sanstato kaj multaj ne pretervivis la vojaĝon; tio en kombinita kun provo de la malliberuloj transpreni la ŝipon detenis lin de pluaj tiaj transportvojaĝoj. Li poste armee partoprenis la batalojn pri la [[Usona Revolucio|Usona Milito de Sendependeco]] kaj ankaŭ pri la [[Napoleonaj Militoj]], kaj grave vundiĝis sur la ŝipo ''Diana''. Li mortis en 1819 en la aĝo de 71 jaroj.
 
== Referencoj ==