Unió Democràtica de Catalunya: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|<center>la aktuala partia prezidanto ''Josep Antoni Duran i Lleida'' La polit...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:48, 29 sep. 2014
La politika partio "Demokrata Unio de Katalunio" (Unió Democràtica de Catalunya, UDC) estas kristandemokratia regiona partio de Katalunio. Ĝi reprezentas moderan, konservativan regionismon kaj en parlamentaj balotoj kutime kandidatas en la kristdemokrata-liberala alianco Convergència i Unió kun la liberalisma "Demokratia Konverĝo de Katalunio" (Convergència Democràtica de Catalunya). La unio membras en la Eŭropa Popola Partio, kaj en la aktuala periodo 2014-2019 ĝi reprezentiĝas per unu parlamentano en la Eŭropa Parlamento. Prezidanto de la partio ekde la jaro 1990 estas Josep Antoni Duran i Lleida.