Maja rapo: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo kun '{{Taksonomio |nomo = maja rapo |koloro = lightgreen |dosiero = Turnip-5743_-_Hans_Braxmeier.jpg |dosiero larĝo = 240px |priskribo dosiero = majaj rapoj |regno = Pl...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:52, 5 maj. 2016
La maja rapo (Brassica rapa subsp. rapa var. majalis) estas legomoplanto, kies radiko estas manĝebla. Ĝi estas speciala formo de la rapo. Proksime parencas la teltova rapeto kaj la aŭtuna rapo. La lasta estas rikoltata pli malfrue kaj estas pli granda. La maja rapo havas la nomon pro tio, ke ili estas rikoltataj en majo.[1]
maja rapo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Brassica rapa subsp. rapa var. majalis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kultivado
La blanka-lila aŭ blanka rapo estas malnova kulturplano, kiu jam estas kultivata en la grek-romia antikvo. Antaŭ la enkonduko de la terpomo la rapo ludas gravan rolon en Eŭropo. Ĝi enhavas multe da vitaminoj, mineraloj kaj proteinoj. La ŝelo enhavas relative altan procentaĵon de sinapo-oleoj. Tial rekomendindas la forpreno de la ŝelo, se la rapo estas krude manĝata. La folioj de la maja rapo povas esti manĝataj kiel spinaco; en kelkaj regionoj oni ankaŭ nur manĝas la folitigojn kiel folirapo.
La maja rapo estas dissemita aŭ en printempo por la maja rikolto aŭ en julio ĝis aŭgusto por la aŭtuna rikolto. Post ses ĝis ok samajnoj la rapo estas rikoltebla.La planto bezonas loman human kaj sablan grundon.
Heraldiko
La maja rapo estas sur la blazono de la urbo Keutschach am See kaj estis la blazono de Leonhard von Keutschach.
Vidu
Literaturo
- Udelgard Körber-Grohne: Nutzpflanzen in Deutschland – Von der Vorgeschichte bis heute, Nikol Verlagsgesellschaft, Hamburg 1995, ISBN 3-933203-40-6
Referencoj
- ↑ Körber-Grohne, S. 163.