Pupteatro Obrazcov: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|enirejo de la Obrazcov teatro kaj la fama horloĝo '''La Ŝtata Akademia Centra Obrazcov pupteatro''' ({{ru}} Госуд...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:23, 19 jun. 2017

La Ŝtata Akademia Centra Obrazcov pupteatro (ruse Государственный академический центральный театр кукол имени С. В. Образцова) estis fondita la 16-an de septembro 1931 en Moskvo, Rusio.

enirejo de la Obrazcov teatro kaj la fama horloĝo

Kreinto de la teatro estas elstara rusa artisto, aktoro, direktoro, pentristo kaj verkisto - Sergej Obrazcov verkinta 20 librojn. Li surscenigis 61 spektaklojn, inkluzive la plej famajn produktojn kiel "La eksterordinara koncerto", "Aladino kaj la mirinda lampo," "Sur la susuro de viaj okulharoj," "Muelejo de Diablo", "Don Juano" kaj multaj aliaj.

Pli ol okdek jaroj de ĝia ekzistado teatro de marionetoj iĝis grava centro de la puparto, unika amuzejo por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. En la mondo ekzistas neniu sama teatro. Ĝi estas sola registrita en konataj lernolibroj, vortaroj kaj enciklopedioj (inkluzive de la fama Guinness-libro de rekordoj), valorega nacia propraĵo de Rusio.

Hodiaŭ la Obrazcov teatro havas du konstruaĵojn kun bela ĝardeno interne kaj unikan marionetan horloĝon sur la fasado. Ekzistas grandaj kaj ĉambraj salonoj ekipitaj per moderna aparataro, la muzeo de marionetoj, artaj studioj, ĉambroj por provludoj kaj laborejoj. Speciale por la spektantaro estas multaj akvarioj kun ekzotikaj tropikaj fiŝoj, kelkaj bufedoj kaj vintra ĝardeno. La personaro kalkulas pli ol 300 personoj.

La teatron ĉiutage vizitas pli ol 1.500 spektantoj. Ankaŭ tie estas la loko por ekspozicioj, konferencoj kaj internaciaj festivaloj.

La Obrazcov teatro estas membro de UNIMA (Unio Internationale de La Marionnette).

Ĝi estas krome membro de la Internacia Akademio pri la marionetarto. Studentoj kaj diplomitoj laboras ne nur en Rusio, sed ankaŭ en Germanio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Sud-Koreio, Kubo, Italio, Hispanio, Usono, Svislando kaj en multaj aliaj landoj.

Ekde 2001 oni eldonas revuon "La teatro de mirakloj", en kiu specialistoj kaj ordinaraj legantoj povas trovi necesan informon pri la Obrazcov teatro mem kaj la monda marionetarto.


Eksteraj ligiloj

  • [1] oficiala retejo de la Obrazcov teatro ruse angle
  • [2] epizodo el la spektaklo "La eksterordinara koncerto" (video)