Svenska monaĥejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Koord|53|12|20|N|34|19|41|E|}} eta|La monakejo kaj [[Desna rivero]] '''Svenskij m...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:18, 1 nov. 2017

53° 12′ 20″ N 34° 19′ 41″ O / 53.20556 °N, 34.32806 °O / 53.20556; 34.32806 (mapo)

La monakejo kaj Desna rivero

Svenskij monaĥejo (ruse Све́нский Свя́то-Успе́нский монасты́рь) estas virseksa ortodoksa klostro situanta apud vilaĝo Suponevo, Brjanska provinco, Rusio sur alta dekstra bordo de Desna rivero. Ĝi estas arkitektura monumento havanta tutlandan signifon.

Historio

 
ikono de la svenskaja Dipatrino

Laŭ legendo ĝin establis la brjanska princo Roman Miĥajloviĉ en 1288. Tiam lia vidpovo fiaskis kaj por restarigi ĝin la princo ordonis alporti miraklan ikonon de Peĉerskaja Dipatrino el Monaĥejo de la Grotoj de Kievo. Dum transportado laŭ rivero Svinj ĝi perdiĝis kaj estas trovita ĉi-loke. Post preĝo ĉe la ikono li resaniĝis kaj ordonis konstrui monakejon kaj templon omaĝe al Dipatrino.

Ĝis komenco de la 17-a jarcento ĝi nomiĝis Svinskij monakejo. Tamen poste ĝin oni renomis kiel Svenskij, ĉar origina nomo estas malbelsona signifanta ruse "Porka".

Tre religiema caro Ivano la Terura multe protektis al la monaĥejo kaj ofte faris riĉajn kvestaĵojn. Laŭ liaj ordono kaj mono oni establis Asumpcio templon (Uspenskij sobor) kaj preĝejon omaĝe al sanktuloj Antonij kaj Teodosij. Poste ĝi renomiĝis kiel Svenskij Sankta-Uspenskij monaĥejo.

Grave tiam disvastiĝis posedaĵoj de la klostro ekstere. Tributojn al ĝi pagis multaj setlejoj troviĝantaj en malproksimaj lokoj, ekz.Nevdolsk. Iom post iom ĝi fariĝis krome potenca fortikaĵo gardanta okcidentajn limojn de la Rusia regno.

En la sekvaj jaroj la monaĥejo estis ruinigita plurajn fojojn. En 1583, dum atako de la litova taĉmento, ĉiuj lignaj strukturoj, ikonoj, libroj kaj atestoj estis forbruligitaj. Kaŝi en la arbaro higumeno kaj kelkaj monakoj sukcesis porti kun ili nur la miraklan ikonon.

La 9-an de januaro 1664, la monaĥejo estis prirabita de Krime-tataroj, kiuj forbruligis la preĝejojn de la monaĥejo. Pro la kompleta ruinigo de la monaĥejo, caro Aleksej Miĥajloviĉ liberigis ĝin de siaj antaŭaj prokrastoj kaj jaraj impostoj.

Dum Granda Nordia Milito caro Petro la Unua vizitis la klostron oktobre de 1708 cele revizii ĝiajn kapablojn defendi sin kontraŭ la sveda armeo. Tie li eksciis pri perfido de ukrainia hetmano Ivan Mazepa transfuĝinta al la malamikoj. Post granda sukceso en la batalo ĉe Poltavo okazinta la 8-an de julio 1709 la caro revenis en la monaĥejon, kie li preĝis pro la venko.

La reformo de la sekularigo estis forigo de ekleziaj posedoj, la forigo de parto de la monaĥejoj, la determino pri la enhavo por la diocezoj kaj iuj monaĥejoj, efektivigitaj de la rusia imperiestrino Katerina la Granda en 1764. En la monaĥejo restis nur dek dekonaĵoj de kamparaj teroj, ĝardeno, legomejo kaj herbejo por paŝtado de brutaro. Baldaŭ la monaĥoj eksentis multajn financajn malfacilaĵojn kaj komencis forlasi la monaĥejon.

Multe suferis la monaĥejo kaj ĝiaj loĝantoj dum la ateisma stalinisma epoko. La mirakla ikono de la Svenskaja Dipatrino estis deprenita por restaŭrado kaj la eterna stokado en la Tretjakova galerio. En 1924 la monaĥejo estis fermita. Ekde la 11-an de septembro 1926 en ĝi regis la loka potenco. En 1930 estis detruita majesta Asumpcio templo.

En la 1970-aj jaroj la aŭtoritatoj entreprenis la restarigon de la monaĥejo. En 1988 ĝi kiel filio de la Brjansk Regiona Muzeo malfermis la pordojn por vizitantoj unuan fojon.

En 1992 en la Svenskij monaĥejo reokazis liturgioj kaj ĝi revenis al la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Eksteraj ligiloj