Horloĝa direkto: Malsamoj inter versioj
ebla direkto de cirkla moviĝo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:44, 7 maj. 2018
La termino horloĝodirekto aŭ dekstrumo signas ke punkto moviĝanta sur cirklo moviĝas en tiu direkto en kiu moviĝas la indikiloj de horloĝo: do supre de la cirklo ĝi moviĝas al dekstra direkto, malsupre al maldekstra direkto, kaj de vidpunkto centre de la cirklo ĝi ĉiam moviĝas dekstren.
Kontraste, la termino malhorloĝodirekto aŭ maldekstrumo signas ke punkto moviĝanta sur cirklo moviĝas en la alian direkton: do supre de la cirklo ĝi moviĝas al maldekstra direkto, malsupre al dekstra direkto, kaj de vidpunkto centre de la cirklo ĝi ĉiam moviĝas maldekstren.