Lili Ivanova: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto muzika artisto |nomo = Lili Ivanova |dosiero = Lili-ivanova-bulgarian-singer.jpg |priskribo de dosiero = |grandeco de dosiero = |larĝa dosiero = |fono =..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:13, 22 feb. 2020

Liljana Ivanova Petrova (bulgare Лиляна Иванова Петрова, naskiĝinta la 24-an de aprilo 1939 en Kubrato, Bulgarujo), pli konata nur kiel Lili Ivanova, estas bulgara kantistino.

Lili Ivanova
Dosiero:Lili-ivanova-bulgarian-singer.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Liljana Ivanova Petrova
Alie nomata Lili Ivanova
Naskiĝo 24-an de aprilo 1939 (1939-04-24) (85-jaraĝa)
en Kubrat
Ĝenroj Pop-muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1961 – nuntempo
Eldoninto Balkanton, Payner, Stefkos Music, LI1
Retejo www.lili.bg
vdr

Ekde la jaro 1961 ŝi disvolvas senĉesan interpretistan kaj koncertan aktivecon, sonregistras kantojn kaj albumojn, partoprenas en televidprogramoj kaj filmas muzikfilmetojn. En signo de estimo pri sia kontribuo al la bulgara popmuziko ŝi ofte estas nomita „la unua de la bulgara popmuziko“.[1][2][3]

Biografio

Infaneco kaj lernejaj jaroj

Liljana Petrova Ivanova naskiĝis la 24-an aprilon 1939 en la urbo Kubrato, provinco Razgrad. Ŝi portas la nomon de sia mortinta pli aĝa fratino Liljana. Ŝiaj gepatroj estis Ivan Petrov Damjanov kaj Marija Petrova Damjanova. La patro estis policia oficisto en la urbodomo en la periodo antaŭ la ŝtatpuĉo de la 9-a de septembro 1944, kio poste iĝis kaŭzo, por ke li estu arestita dum pli ol 3 monatoj. Dum la Dua mondmilito li komencis sin okupi pri ludonado de aŭtoj kaj poste iĝis ŝofero. La patrino estis origine de la vilaĝo Tetovo, nemalproksime de Kubrato. Kutime ŝi ne laboris, sed dum periodoj de financa malfacilo ŝi laboris kiel kelnerino. La familio havis kvar infanojn, ĉiuj el kiuj estis knabinoj. Du el ili mortis pro skarlatino.

La parencaro de Lili Ivanova patraflanke nomiĝas Ĉokoite. Ŝiaj prageavoj estis riĉaj bulgaroj, kiuj sin okupis pri bredado kaj komerco de ĉevaloj. Komence ili loĝis en la regiono de Norda Dobruĝo, nun situanta en Rumanujo. Poste ili transloĝiĝis al la vilaĝo Nisovo en la provinco Ruse. Ŝiaj geavoj nomiĝis Petar kaj Marija. Post sia geedziĝo ili ekloĝis en Kubrato. Tie oni nomis ilin „la nisovuloj“ – tiel poste oni nomis ankaŭ la gepatrojn de Lili kaj ŝin. Ili havis 12 infanojn kaj estis estroj de drinkejo, en kiu la juna estonta kantistino iutempe kantis kantojn al la klientoj. En ilia domo loĝis pli malfrue ankaŭ ŝia familio. Ŝiaj patrinaj geavoj nomiĝis Petar kaj Marina.

La familio de Lili Ivanova amis la muzikon. Ŝiaj patrinaj avo kaj onklo ludis violonon. Ŝia patrino amis kanti famajn dum sia tempo kantojn, kvankam nur hejme, kaj ŝia patro – rusajn kantojn.

Kiam Lili estis 7 aŭ 8-jaraĝa, ŝiaj gepatroj kaj ankoraŭ kelkaj parencoj ŝparis monon por aĉeti akordionon al ŝi. Ĉar tamen ne estis persono, kiu instrui ŝin, Lili provis lerni ludi mem. Kiel 4 aŭ 5-klasanino ŝi manifestis intereson por lerni ludi pianon. La nura pianisto en Kubrato tiam estis la kamarado Ĉernev, kiu estis tre maljuna. Lili komencis preni lecionojn de li, sed sukcesis ĉeesti nur ĉe du, ĉar lia instruisto mortis. Iom pli malfrue ŝi komencis kanti en la lerneja ĥoro, en kiu kantis ĉiuj infanoj. Malgraŭ sia bela voĉo ŝi konsideris tion nur kiel parto de la edukado kaj ne pensis okupi sin pri muziko. Dume ekde la unua klaso ŝi trejnis ritman gimnastikon kaj eĉ gajnis oran medalon ĉe la Republika turniro en Ruse en la jaro 1952. La fremda muziko, kiun ŝi havis eblon aŭskulti, estis ĉefe rusa kaj itala.

En la jaro 1956 Lili Ivanova komencis studi en la Medicina faklernejo por flegistinoj kaj akuŝistinoj en Varna por iĝi flegistino. Ŝi ne loĝis en studentejo, sed en luloĝejo, kiu troviĝis sur la strato „Ŝipka“ kaj staris kontraŭ la tiama kinejo „Republika“. En tiu kinejo donis koncertojn la populara kantistino Irina Ĉmiĥova, je kies muziko la juna lernantino enamiĝis. La estonta kantistino tamen ne povis aĉeti bileton por iri al ŝiaj koncertoj kaj vidis Irinan jaron pli malfrue en Kubrato. La unuaj informoj pri antaŭpublikaj aperoj de Lili estas de 1956 aŭ 1957, kiam ŝi kantis popularajn kantojn ĉe la organizitaj „enaj festivaloj“ de la faklernejo, kion atestas Ĵeni Stoilova, ŝia instruistino. Sub la gvidado de la muzikinstruisto Ĥristo Ivanĝikov ŝi partoprenis per kantado kaj akordionludado ĉe malgrandaj neprofesiaj agitgrupoj, kiuj interpretis rusajn kantojn al maristoj, en aliaj lernejoj kaj ĉe pliaj festoj, kaj tiel ŝi akiris la famecon de loka kantistino.[4]

Post kiam ŝi abiturientiĝis, ŝi estis postenigita labori en la psikmalsanulejo en la urbo Bjala, sed danke al la propeto de sia patro ĉirkaŭ 1959 la juna flegistino komencis labori en la malsanulejo en Kubrato. Tiam en la urbo estis kulturdoma ĥoro, en kiu ŝi kantis, kaj ŝiaj kolegoj same sciis, ke ŝi amis sin okupi pri muziko. Laŭ la memoroj de ŝia estro, doktoro Ivan Kirĉev, ŝi skribis al si tekstoj de bulgaraj, serbaj, germanaj, italaj kaj hispanaj kantoj, kaj eĉ kantis al maljunaj pacientoj.

Fontoj

  1. Лили Иванова празнува 80-годишен юбилей (ВИДЕО+СНИМКИ) (bulgare) (24-a de aprilo 2019). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  2. Лили Иванова стана полковник (bulgare) (6-a de julio 2009). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  3. Юбилей чества примата на естрадата Лили Иванова (bulgare) (24-a de aprilo 2019). Alirita la 22-an de februaro 2020.
  4. Алея на славата в Кубрат започва с учителя на Лили Иванова (bulgare) (24-a de majo 2011). Alirita la 22-an de februaro 2020.

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Лили Иванова en la bulgara Vikipedio.