Geoteknika inĝenierado: Malsamoj inter versioj
Kani (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "eta|300x300px|Geoteknik-inĝeniero esploranta la klinon de la rokaro kaj la karakterojn plej rimarkindajn de tiu. La '''geoteknika inĝenierado''',..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:18, 2 jun. 2020
La geoteknika inĝenierado, aŭ pli simple geotekniko, estas la branĉo de la geologia inĝenierado kaj de la konstruinĝenieriko kiu okupas sin pri la studo de la mekanikaj, hidraŭlikaj kaj inĝenieraj proprecoj de la materialoj devenaj el la geologia medio, aplikitaj al la vorkoj de konstruinĝenieriko. La geoteknik-inĝenieroj esploras la grundon kaj la rokojn sub la surfaco por determini siajn inĝenierajn proprecojn kaj decidi pri la fundamentoj necesaj por strukturoj kiaj konstruaĵoj, pontoj, akvobaraĵoj kaj hidroelektraj centraloj. La celo de tiu fako kondukas al agado en la ŝosea reto kiel la stabiligo de talusoj, dezajno kaj konstruado de tuneloj kaj ŝoseoj, dezajno kaj konstruado de ajna tipo de strukturo por reteno de la grundo kaj de la strukturo por eviti geologiajn riskojn ktp.