Lewis Hayden: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Lewis Hayden"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:00, 27 jun. 2020


Lewis Hayden (2an de decembro, 1811 – 7an de aprilo, 1889) estis afrika-usona gvidanto kiu eskapis kun sia familio de sklaveco en Kentukio; ili transloĝiĝis kiel rifuĝintoj al Bostono, Masaĉuseco. Tie li fariĝis aboliciisto, prelegisto, negociisto kaj politikisto. Antaŭ ol la Usona Enlanda Milito, li kaj lia edzino Harriet Hayden helpis multenombrajn fuĝantajn sklavojn sur la Subtera Fervojo, kaj ofte kaŝis ilin ĉe ilia domo.

Portreto de Lewis Hayden, 19a jarcento

Hayden elektiĝis en 1873 kiel Respublikana reprezentanto de Bostono al la Masaĉuseca ŝtata parlamento. Li helpis fondi multajn nigrulajn loĝiojn da Framasonoj. Staranta sur la norda flanko de Beacon Hill, la Domo de Lewis kaj Harriet Hayden nomiĝis Nacia Historia Loko sur la Nigra Heredaĵa Vojo en Bostono.

Biografio

Frua vivo

Hayden estis unue posedita de Presbiteriana ministro, Rev. Adam Rankin. Li vendis fratojn kaj fratinojn de la knabo en preparo por transloĝiĝi en Pensilvanion; li interŝanĝis 10-jaran Hayden-on kontraŭ du kaleŝaj ĉevaloj al viro, kiu vojaĝis tra la ŝtato vendanta horloĝojn. La vojaĝoj kun lia nova mastro permesis, ke Hayden aŭdu diversajn opiniojn pri sklavigo, inkluzive de ĝia takso kiel krimo de kelkaj homoj.[1][2] Kiam li estis 14-jara, la soldato de la Usona Milito de Sendependeco Marquis de Lafayette levis sian ĉapelon al Hayden dum vizito al Kentukio. Tio ĉi helpis instigi Hayden-on kredi, ke li estis inda je respekto kaj malami sklavecon.[3]

  1. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). pp. 11–14. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  2. {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-313-33924-0.
  3. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). p. 13. (ISBN 978-0-8131-0974-9)