Andrea Chiti-Batelli: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Unua versio de artikolo pri Andrea Chiti-Batelli. Ĝi verŝajne estas la unua en la vikipediaro.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:25, 28 sep. 2020

D-ro Andrea Chiti-Batelli (naskiĝis en 1920) estas itala federalisto, mem dirita eŭropisto. Liaj verkoj traktas ĉefe pri Eŭropo, kun granda fokuso pri la politikaj rilatoj en la eŭropa komunumo kaj en la Eŭropa Parlamento, ĉefe kadre de la eŭropa federalismo, tamen kun vere ampleksa temaro, kiu tuŝas ekde politikaj, leĝaj kaj juraj rilatoj ĝis lingvaj, infanaj kaj bestaj rajtoj en la kontinento.

En 1944 li ekaktivis en la eŭropa federaciisma movado. Dum multaj jaroj li estis funkciulo de la itala senato kaj sekretario de italaj delegitaroj en la Eŭropa Parlamento. Konsiderata kiel lingvopolitikisto, la lingva problemo estas ja ofta temo en liaj verkoj. Plekonscia oponanto de la hegemonio de la angla, li estas granda subtenanto de Esperanto, kun verkoj dediĉitaj al specifaj politikoj por Esperanto en Eŭropo kaj analizo de la ideoj de L. L. Zamenhof, inkluzive pri hilelismo kaj homaranismo, reviziitaj kaj aplikotaj al la nuntempo. Laŭ li la Esperanto-movado devus transformiĝi en politikan movadon, por povi sukcesi sur politikaj forumoj kiel la Eŭropa Parlamento - kaj la lingva homaranismo de Zamenhof devus esti reformulita konforme al la postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de eŭropa unuiĝo. Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan paŝon por poste lanĉi ĝin kiel universalan lingvon".

Li ankaŭ estas aŭtoro de unu el la plej kompletaj libroj pri uzo de bestoj en sciencaj eksperimentoj en Eŭropo, por kio li proponas la kreon de etikaj komitatoj malfermitaj al eksteraj fakuloj kaj ĉefe la centralizon de la testoj al malpli da laboratorioj: “Estas vere, ke multaj eksperimentoj [uzantaj bestojn] ankoraŭ utilas kaj devas esti farataj (sed multaj senutilaj ankaŭ estas farataj). Kaj multaj, pro diversaj kialoj, bezonas esti ripetataj. Tamen kial ili okazas samtempe en pluraj esplorcentroj? Estas ĉirkaŭ kvindek, aŭ iomete malpli, nur en Milano, kaj malmultaj havas taŭgan kaj modernan ekipaĵon”.

Multe kontribuis por la diskonigo de liaj ideoj la manduria eldonisto Piero Lacaita, kiu fine de la 1970-aj jaroj, “kongrue kun la hegelismaj bezonoj de la tempo” kaj “koincide kun la unuaj elektoj al la Eŭropa Parlamento” konfidis la reĝisoradon de eŭropisma eldonserio, L’Italia e l’Europa (“Italio kaj Eŭropo”) “al la kompetenteco kaj pasio de Andrea Chiti-Batelli” (laŭ la vortoj de Gaetano Arfé). En tiu serio la “nelacigebla federalisto” kunlaboris kun sennombro da erudiciuloj kaj politikistoj, inkluzive de Altiero Spinelli, kiu en ĝi publikigis La mia battaglia por un’Europa diversa (“Mia batalo por diverseca Eŭropo”).

Andrea Chiti-Batelli estas honora membro de la Accademia delle Arti del Disegno de Florenco.

Verkoj

La vasta verkaro de Andrea Chiti-Batelli ampleksas eseojn, kritikojn, opiniojn kaj redaktoradon. Li kunlaboris kun multaj eldonejoj, ĉefe italaj, kaj ankaŭ kun Universala Esperanto-Asocio. Li verkis ĉefe en la itala kaj la franca, foje en la angla.

Titolo Eldoninto Eldonloko Jaro Tradukinto Lingvo Paĝoj Dimensio (cm) Klarigoj
Can anything be done about the "glottophagy" of English? - A bibliographical survey with a political conclusion Andrea Chiti-Batelli 2005? K. Christenfeld En la anglan 19 21 Represo de eseo aperinta en "Language Problems & Language Planning". Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA.
Communication internationale et avenir des langues et des parlers en Europe Presses d'Europe Nice 1987 En la franca 198 24 Funda analizo de la lingva evoluo en Eŭropo, kun atentigo kaj favora konkludo pri Esperanto. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA.
La comunicazione internazionale tra politica e glottodidattica - L'esperanto, cento anni dopo Marzorati Milano 1987 En la itala 189 94 Eseoj pri la politika kaj lingvoinstrua signifo de Esperanto. Diversaj aŭtoroj; red. Andrea Chiti-Batelli; kun antaŭparolo de Arrigo Castellani. ISBN/ISSN 8828000619. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
English as "Tyrannosaurus Rex": how can we preserve other languages from annihilation? Marzorati 2002 K. Christenfeld En la anglan 16 24 Diskuto pri kiel eblas defendi aliajn lingvojn kontraŭ la "lingvovora" angla. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
L'Esperanto, la cultura, l'Europa Andrea Chiti-Batelli Roma 2001 En la itala 42 24 Kun resumo kaj bibliografio en Esperanto. Pledo por krei politikan forton por subteni Esperanton. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Europa della cultura e Europa delle lingue Lacaita Manduria 2000 En la itala 109 24 Pri la problemo pluvivigi la eŭropajn kulturojn kaj lingvojn, minacatajn de la angla. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
L'Europa intera parlerà solo inglese? - Per un'interlinguistica "scientifica" Francoangeli Milano 2007 En la itala 84 23 Eseo pri tio, ĉu eblas konservi la eŭropan multlingvecon per la uzo de unu komuna neŭtrala lingvo. ISBN/ISSN 9788846489579. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Globalization and International Language: A Unique Opportunity - or a Missed Chance? Francoangeli Rome 1999 En la angla 11 21 Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Glottofagia ed etnolisi: Per la salvaguardia dell'"identità" linguistica e culturale dell'Europa CEDAM Padova 2008 En la itala 130 24 Pledo por pli aktiva politika agado por savi la kulturan kaj lingvan identecon de Eŭropo, kun enkonduko de Pierre Janton. Ilustrita. ISBN/ISSN 9788813280932. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Identità europea e democrazia linguistica: Comunicazione al Colloquio organizzato dal Consiglio Italiano del Movimento Europeo, Marina di Massa, 4 novembre 2001 Andrea Chiti-Batelli Roma 2001 En la ítala 9 30 Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Lingua e Unione Europea Lacaita Manduria 1998 En la itala 24 21 Pri la rilato inter lingvo kaj politiko. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Il Luccio e il pescecane: C'è un rimedio alla glottofagia dell'inglese? Federalismo e Libertà Bologna 1998 En la itala 25 25 Pri la rilato inter lingvo kaj politiko. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Moneta Europea - Lingua Europea - Federazione Europea Piero Lacaita Roma 1998 En la itala 64 19 Pri la bezono je eŭropaj mono, lingvo kaj federacio. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
A Policy for Esperanto UEA Rotterdam 1997 D. Masterman En la anglan, el la franca 19 22 Pledo por tuja ekago kontraŭ lingva hegemonio. ISBN/ISSN 01652575. Serio Esperanto-Dokumento 44A. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
La politica comunitaria dell'educazione, della cultura e della gioventù e la politica delle lingue dell'U.N.E.S.C.O viste da un federalista Andrea Chiti-Batelli Roma 1995 D. Masterman En la italan, el la franca 29 21 Tri kritikaj artikoloj. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
La politica d'insegnamento delle lingue nella Comunità Europea Andrea Chiti-Batelli Roma 1998 En la itala 215 24 Diskutoj pri la politiko pri lingvo-instruado en la Eŭropa Komunumo. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Political aspects of language rights: Is there a remedy to the "glottophagy" of English? Andrea Chiti-Batelli Roma 2000 En la angla 20 24 Anglalingva varianto de la eseo "Pour une politique de l'espéranto". Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Politika hegemonio kaj lingva hegemonio en Eŭropo UEA Rotterdam 1995 U. Broccatelli En Esperanton, el la itala 19 21 Serio Esperanto-Dokumento 33E. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Por politiko de Esperanto UEA Rotterdam 1997 U. Broccatelli En Esperanton, el la franca 23 21 Pledo por tuja ekago kontraŭ lingva hegemonio. ISBN/ISSN 01652524. Serio Esperanto-Dokumento 34E . Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Pour une politique de l'espéranto UEA Rotterdam 1997 En la franca 24 21 Pledo por tuja ekago kontraŭ lingva hegemonio. Serio Esperanto-Dokumento 28F. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Il serpente e la colomba: È attuale, e come, l'hillelismo linguistico di Zamenhof? Lacaita Manduria 1999 En la itala 86 24 Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Tutmondiĝo kaj internacia lingvo: Ĉu oportunaĵo unika - aŭ favora ŝanco maltrafita? Romo 1999 U. Broccatelli En Esperanton, el la itala 10 21 Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Zamenhof oggi: È possibile, e come, aggiornare e far rivivere la sua idea di una lingua franca universale? Lacaita Manduria 1999 En la itala 27 21
Zamenhof today FEI Milano 2000 En la angla 45 21 Provo aktualigi la homaranismon sur lingvoproblema kampo, kun antaŭparoloj de R. Corsetti kaj U. Broccatelli. Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
Zamenhof, hodiaŭ UEA Rotterdam 1999 U. Broccatelli En Esperanton, el la itala 20 21 Provo aktualigi la homaranismon sur lingvoproblema kampo. ISBN/ISSN 13882252. En la serio Diskutkajeroj, n-ro 3Kovrilo ĉe la Libroservo de UEA
I poteri del Parlamento europeo Giuffrè 1981 En la itala
Storia del Federalismo europeo ERI Torino 1973 En la itala 431 Mario Albertini, Andrea Chiti-Batelli, Giuseppe Petrilli; red. Edmondo Paolini; kun antaŭparolo de Altiero Spinelli.
I poteri del Parlamento europeo Giuffrè 1981 En la itala
Sperimentazione animale, problema europeo CEDAM En la itala
Prevenzione dei maltrattamenti all'infanzia - Problema europeo: per un servizio di controllo obbligatorio delle famiglie con minori Francoangeli Milano 2005 En la itala

Eksteraj ligiloj