Hans-Jürgen Mattusch: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Hans-Jürgen Mattusch"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:40, 5 jan. 2021

Max Hans-Jürgen Mattusch (*1931 en Merseburg) estas germana slavisto kaj interlingvisto kun streta ligo al la ĝenerala lingvistiko.

En la iama Sovetunie Okupita Zono kaj poste en Germana Demokratia Respubliko al Mattusch estis negitaj siaj veraj studaj deziroj kiel farmacio kaj/aŭ ekonomia juro kaj ekstereŭropaj lingvoj pro sia burĝa origino kaj okcidentgermana familio. De 1949 ĝis 1950 li studis la rusan ĉe la Fremdlingva Lernejo (Bachschule) en Lepsiko kaj de 1950 ĝis 1954 en la Friedrich-Schiller-Universitato Jena slavistikon, edukadon, psiĥologion kaj filozofion, dum kurta tempo ankaŭ sinologion kaj geografion.

Mattusch doktoriĝis en 1970 per la tezo "Frazeologio kaj speciala fremdlingva universitata edukado — prezentita en nominalaj, fiksaj fakvortkombinoj de elektitaj ĉapitroj de la ruslingva hommedicina literaturo" en la Martin-Luther-Universitato Halle-Wittenberg. En 1981 li tie kompletigis sian habilitadon per "Faklingvoj kaj komunika-funkciaj lingvaj konsideroj — reprezentataj de la peta modalo en sciencaj faklingvoj de la rusa". Ambaŭ okazis kune kun pliigita fokuso pri ĝenerala lingvistiko kaj interlingvistiko kaj ankaŭ ekstereŭropaj lingvoj. La ŝtataj sekurecaj aŭtoritatoj de GDR malebligis lian pluan akademian kaj profesian karieron kaj minacis lian familion. Unu el siaj filoj estis arestita de la ŝtataj sekurecaj aŭtoritatoj lige kun sia peto forlasi la landon, kaj siaj gepatroj estis minacitaj kun labora prohibo. Nur post la falo de la Berlina Muro Mattusch estis nomumita preleganton pri aplika lingvistiko, sed pro la antaŭa blokado de la Stasi li ne plu estis sufiĉe juna por plua profesia kaj akademia kariero.

Post lerneja staĝo en Bad Langensalza kaj libervola redakta agado en la Universitata Radio Jena Mattusch laboris kiel fremdlingva instruisto kaj lingvisto ĉe la Teĥnika Universitato de Dresdeno (1954 – 1955), ĉe la Bergakademie Freiberg (1955 – 1956), ĉe Niemeyer Verlag en Halle ĉe Saale (1956 – 1959) kaj ĉe la Martin-Luther-Universitato Halle-Wittenberg (1959 – 1996). Samtempe li laboris en la Moskva Lingva Universitato kiel preleganto pri la germana (1960 – 1961), en la Lomonosov-Universitato Moskvo (1974), en la Universitato Sofio (1975), en la Baŝkira Ŝtata Universitato en Ufa (1977 kaj 1981), ĉe la Medicinaj Lernejoj Ufa kaj Sofio kaj fine kiel ĉiĉerono en Rusujo kaj Bulgarujo. En la jaro 1978 li revenis al Moskvo por partopreni lingva pludukada kurso kaj studlaboron en diversaj rusaj akademiaj librarejoj.

Mattusch instruis studentojn de la plej diversaj fako kiel medicinistoj, apotekistoj, farmacistoj, ĥemistoj, fizikistoj, matematikistoj, ekonomikistoj kaj agrokulturaj sciencistoj, okazigis specialajn seminariojn pri faklingvoj por filologoj kaj prelegojn pri tutmondaj prilingvaj problemoj por aŭskultantoj de ĉiuj fakultatoj kaj plie donis seminariojn kaj prelegojn pri lingvaj aferoj en kaj ekster Germanujo. Eksterlande (do en Moskvo, Ufa kaj Sofio), ellaboris fakajn lingvajn instrumaterialojn kaj esploris pri lingviko. Siaj ĉefaj esplorinteresoj estis faklingvoj kaj ilia rilato al ĝenerala lingvaĵo, ilia instruebligo per funkcia alproksimiĝoj kaj krome tio planlingvoj kaj la tutmonda lingvoproblemo.

Aldone al la sube listigitaj verkoj, Mattusch publikigis pli ol cent eseojn kaj recenzojn kaj donis multajn akademiajn prelegojn en- kaj eksterlande. Li estis kunfondinto de la interfaka esplorgrupo "Komunika-funkcia lingva observado kaj fremdlingva instruado". Li organizis kaj gvidis kelkajn naciajn kaj internaciajn lingvajn konferencojn kaj eventojn, apartenis al diversaj sciencaj komitatoj, kontrolis multajn diplomajn kaj doktorajn studentojn kaj estis estro de la fako pri slavaj lingvoj ĉe la Instituto por Fremdaj Lingvoj en la Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg de 1984 ĝis 1990. Kiam li emeritiĝis, li kaj sia edzino esploris la historion de la Esperanto-movado en Duseldorfo kaj publikigis librojn pri lingvaj kaj interlingvistikaj aferoj kaj ankaŭ ampleksan biografion de lia vivo.

Ekde 1996 Mattusch loĝas en Duseldorfo kun sia edzino. Li estas edziĝinta de pli ol 60 jaroj kaj havas tri infanojn.

Libroj

  • mit E. Mattusch: Die Regeln der russischen Orthographie und Interpunktion. (aus dem Russischen übertragen). Halle 1959.
  • Konzeption für einen Leitfaden zur funktional-semantischen Beschreibung von russischen Fachsprachen der Natur- und Gesellschaftswissenschaften. Halle 1984.
  • Beiträge zu einer funktional-semantischen Grammatik für die fachbezogene Russischausbildung. Halle 1988, 1989, 1992, 1993.
  • mit S. Fiedler: Grundkurs Esperanto. Teil 1 und 2. Halle 1990.
  • Vielsprachigkeit: Fluch oder Segen für die Menschheit? Zu Fragen einer europäischen und globalen Fremdsprachenpolitik. Frankfurt am Main/ Berlin/ Bern/ New York/ Paris/ Wien 1999, ISBN 3-631-30587-7.
  • mit E. Mattusch: Esperanto - ein Ausweg aus Babylon? 95 Jahre Esperanto in Düsseldorf. Düsseldorf 2002, ISBN 3-89906-339-2.
  • Unsere Sprachenwelt und ihre Zukunft. BoD, Düsseldorf 2012, ISBN 978-3-8482-1869-1.
  • Ist Esperanto noch aktuell? Ein Essay über ein kontrovers diskutiertes sprachliches Projekt. BoD, Düsseldorf 2019, ISBN 978-3-7494-0854-2.

Ligiloj

Literaturo de Hans-Jürgen Mattusch en la katalogo de Germana Nacia Librarejo (germane).

Bibliografio

  • Max Hans-Jürgen Mattusch: Eine lange Wanderschaft - Die Suche eines Kriegskindes nach dem Land seiner Träume. BoD, Düsseldorf 2009.
  • Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender 1996. 17. Ausgabe. Geistes- und Sozialwissenschaften. Berlin/ New York 1996.
  • W. Kürschner (Hrsg.): Linguisten Handbuch. 2 Bände. Tübingen 1994.