Blanka movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Kunigu|Blanka Armeo}}
'''Blanka movado''' ({{(ru)}} Бе́лое движе́ние, ankaŭ Белое дело „blanka afero“ aŭ Белая идея „blanka ideo“, en Esperanto laŭ nomigo en pluraj lingvoj de okcidenta Eŭropo ankaŭ foje nomata „blanka gvardio“) estas nomo donata al la parto de la rusa popolo, kiu ne akceptis la ekregadon de la [[bolŝevikoj]] kaj kontraŭstaris la novan registaron dum la [[Rusia enlanda milito|enlanda milito]] en Rusio. Subtenantoj de la [[caro]] [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]] aŭ de la [[Rusia Konstitucia Asembleo]], la anoj de la [[Blanka armeo]] bataladis kontraŭ la [[Ruĝa armeo]] kaj la "verdaj armeoj" (grupoj da kamparanoj luktantaj kontraŭ la du armeoj).
 
Tiujn kontraŭrevoluciulojn gvidis malnovaj ĉefoj de la imperia armeo: [[Anton Denikin]], [[Pjotr Vrangel]] kaj aliaj. Ili ricevis helpon de britaj, fracaj kaj usonaj trupoj por lukti kontraŭ la [[militkomunismo]]. [[Rusio]] estis jam malfortigita pro la [[unua mondmilito]]; la [[Rusia enlanda milito|enlanda milito]] (inter aliaj konfliktoj: kamparaj ribeloj, naciismoj, militoj kontraŭ la aliaj socialistaj partioj) kaŭzis inter 8 kaj 10 milionojn da mortoj.