Í

la litero I kun dekstra korno; parto de ĉeĥa, slovaka, hungara, kaj islanda alfabetoj

Í, í (i kun dekstra korno) estas litero de kelkaj alfabetoj bazitaj sur la latina alfabeto.

Ĝi estas aparta litero en la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka lingvoj kaj en la latinalfabeta skribo de la tatara; en tiuj lingvoj la litero indikas precipe longan sonon []. Renkonteblas ankaŭ en pluraj latinidaj lingvoj (galega, hispana, kataluna, okcitana, portugala kaj aliaj), kaj ankaŭ en la irlanda, navaha, vjetnama, ĉina pinjino kaj en aliaj lingvoj, kie dekstra korno indikas akcenton aŭ tonon.

Uzo redakti

  • En la feroa alfabeto í estas 11-a kaj indikas sonon /ʊi/.
  • La litero estas 16-a en la ĉeĥa kaj hungara alfabetoj, 12-a en la islanda alfabeto kaj 18-a en la slovaka alfabeto. En tiuj lingvoj la litero indikas sonon /iː/.
  • En la tatara latina alfabeto de la versio Zamanalif (tatare) la litero estas 14-a kaj indikas sonon /ɨɪ/.
  • En la vjetnama alfabeto chữ quốc ngữ kaj pinjino dekstra korno indikas altan suprenirantan tonon.
  • En la portugala alfabeto kaj alfabetoj de pluraj aliaj latinidaj lingvoj la litero indikas nestandartan akcenton.

Kodigo redakti

Grafemo HTML Unikodo TeX
Í Í U+00CD \acute I
í í U+00ED \acute i

Eksteraj ligiloj redakti