Ĉednestria rublo

valuto uzata en Ĉednestrio

La ĉednestria rublo (foje ankaŭ nomata transnistria rublo, moldave per cirilaj literoj рублэ транснистрянэ) estas la loka valuto de la internacie ne agnoskata ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko en la regiono Ĉednestrio, la parto de la eksa sovetunia respubliko Moldavio oriente de la rivero Dnestro, en kiuj multaj loĝantoj strebas pri sendependeco de Moldavio kaj posta aliĝo de la sendependiĝinta ŝtato al la Rusia Federacio.

Ĉednestria rublo
valutorublo
Ŝtato: Ĉednestrio (internacie ne agnoskata)
Subdivido: 100 kopekoj
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: PRB
Ŝanĝokurzo 1 Eŭro = 13,332 PRB

100 PRB = 7,5009 EUR (29-a de julio 2008)

vdr
monbileto de 1 Ĉednestria rublo laŭ la dezajno de 2007, kun portreto de Aleksandr Suvorov

Unu ĉednestria rublo konsistas el 100 kopekoj. La valuto ekstere de la regiono ne estas agnoskata kaj nur estas limigite konvertebla (ŝanĝebla) al aliaj valutoj. Tial ĝi ne havas propran kodon laŭ la normo ISO 4217; en Ĉednestrio kutimas la mallongigo PRB.

Ekzistas moneroj de 1, 5, 10, 25 kaj 50 kopekoj, kaj monbiletoj de 1, 5, 10, 25, 50, 100, 200 kaj 500 rubloj. Ilia dezajno grandparte similas la stilon de antaŭaj moneroj kaj monbiletoj el Sovetunio. La unuaj monbiletoj estis eldonitaj dum la jaro 1994. Jam dum aŭgusto de la sama jaro enkondukiĝis dua serio de la valuto same nur en formo de monbiletoj, kiu validis ĝis la jaro 2000 kaj egalvaloris 1000 originajn rublojn. Dum 2000 enkondukiĝis tria serio, laŭ kiuj unu nova rublo egalvaloris 1 000 000 malnovajn. Ekde tiam ekzistas kaj moneroj kaj monbiletoj. La aktuala dezajno (la motivoj restis samaj) estas el la jaro 2007.

Eksteraj ligiloj redakti