Ĉelmembrano (plasmalemma) - duontralasa biologia membrano, kiu izolas ĉelan internaĵon de ekstero. La membrano konsistas el du tavoloj de fosfolipidoj kaj proteinoj. Membranproteinoj estas aŭ ligitaj al fosfolipida tavelo (ekstera aŭ interna), aŭ traiĝanta de ambaŭ tavoloj.

Diagramo de ĉela membrano kun anglalingvaj nomoj.

Funkcioj redakti

La ĉelmembrano ĉirkaŭas la ĉelplasmo de ĉelo, kaj en animaloj, izolas la enĉela partoj el la ekstera medio, tiel ĝi havas rolon simila al haŭto. En fungoj, kelkaj bakterioj, kaj plantoj, ĉela muro estas la plej ekstera limo; krom la ĉela muro havas la rolon de struktura subteno, kaj la ĉelmembrano ankoraŭ havas la rolon de elektanta limo. La ĉela membrano ankaŭ alfiksas la ĉelskeleton kaj fiksas la formon de la ĉelo. Plue, ĝi helpas fiksi la ĉelon al eksterĉela matrico, kiu helpas ariĝi ĉelojn por formi histoj.

La ĉelmembrana limo estas duontralasa, tiel ĝi povas elekti kion eniĝas kaj foriĝas el la ĉelo. Do, ĝi helpas la movo de materialaĵoj kiujn bezonas la ĉelo por vivi. Movo povas esti pasiva, okazanta sen energio de la ĉelo, aŭ aktiva, bezonanta de energio ĉela.

Proteinoj en la ĉela membrano povas esti molekulaj signaloj, kiuj ebligas al ĉeloj interkomuniki. Proteinaj akceptaĵoj troviĝas ĉie kaj povas ricevi signalojn de la medio kaj de aliaj ĉeloj. Tiuj signaloj estas ŝanĝitaj en formojn, kiujn la ĉelo povas uzi por reagi. Aliaj proteinoj sur la surfaco de la ĉela membrano estas markiloj, kiuj identiĝas la ĉelo al aliaj ĉeloj. La interagoj de tiaj markiloj kun iliaj respektivaj akceptaĵoj estas kiel funkcias la interĉela ago de la imunsistemo.