Busa stacidomo

konstruaĵo kie alurbaj aŭ interurbaj busoj komencas kaj finas sian vojon
(Alidirektita el Aŭtobusa stacidomo)

Busa stacidomoaŭtobusa stacidomo estas strukturo kie alurbaj, algrandurbaj aŭ interurbaj busoj (historie ankaŭ nomataj aŭtobusojomnibusoj) haltas por elbusigi aŭ albusigi pasaĝerojn. Ĝi estas pli granda ol bushaltejo, kio estas kutime simple loko sur la vojflanko, kie busoj povas halti, plej ofte nur por unu aŭ kelkaj buslinioj, kaj ankaŭ pli granda ol busa stacio, kie eblas ŝanĝi buson kaj atendi subĉiele aŭ protektite de kabano, sen ke estus granda serva konstruaĵo tuj apude (laŭ senco de NPIV "stacio" estas simple "grava haltejo de trafikilo"). Busa stacidomo povas esti destinita kiel fina stacio por kelkaj itineroj, aŭ kiel transira stacio kie la itineroj daŭras. Ĝi karakteriziĝas per stacidomo, granda serva konstruaĵo kun haloj por atendi, biletaj kasoj, punktoj por ricevi bagaĝon, hotelo, kafejoj, butikoj kaj multaj aliaj necesaĵoj, kaj rekta aliro al multaj bushaltejoj kun kajoj.

la centra busa stacidomo de Moskvo el birda perspektivo en 2021
busa stacidomo en Peruo

Busostacidomaj platformoj (kajoj) povas esti asignitaj al fiksaj buslinioj, aŭ variable en kombinaĵo kun dinamika pasaĝera informsistemo.[1] Ĉi-lasta modelo postulas pli malmultajn platformojn, sed ne provizas al la pasaĝeroj la komfortom de konado de la platformo bone anticipe kaj atendadon tie.

Referencoj redakti

  1. New hightech bus station in Amstelveen opened. Vialis (2009-10-13). Arkivita el la originalo je 2012-09-17. Alirita 2010-02-07.

Vidu ankaŭ redakti