A Passage to India

anglalingva romano far E. M. Forster

A Passage to India (Esperante: Veturo al Hindio) (1924) estas romano de E. M. Forster situigita antaŭ la fono de la Brita Raĵ (en:British Raj) kaj la Hinda movado por sendependeco en la 1920-oj. Ĝin elektis Modern Library por sia listo de la 100 plej bonegaj verkoj de la anglalingva literaturo.

A Passage to India
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro E. M. Forster
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 4-a de junio 1924
Loko de rakonto Barato
Honorigoj 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En tiu rakonto Brita virino, Adela Quested, kuniĝas kun sia fianĉo en Hindio, kie li laboras por la registaro. Amikis al ŝi hinda kuracisto, Aziz H. Ahmed, kiun oni poste akuzas pri perforto je ŝi. La akuzo okazas post neidentigita traŭmataĵo, kiun ŝi spertis dum turismado ĉe loka natura allogaĵo, la kavernoj Marabar. La el tio sekvanta proceso pliigas la rasan streĉon inter la hindoj kaj la britoj (kio minacas disŝiri la kolonian socion ĉe Chandrapore, Hindio) kaj antaŭombreĥas la finon de la Brita Raĵ.

Parto Unu: Moskeo redakti

  1. Priskribo pri Chandrapore.
  2. D-ro Aziz forvokiĝas de la domo de Hamidullah fare de majoro. Callendar; alvenante li trovas, ke Callendar jam foriris; s-ino Callendar kaj s-ino Lesley prenas lian kaleŝon; li marŝas al la moskeo kaj renkontas s-inon Moore; ili parolas.
  3. S-ino Moore revenas al la klubo kaj rakontas al Adela Quested kaj Ronny Heaslop pri ŝia renkonto; Ronny proe ĝeniĝas.
  4. La Kolektisto invitas hindojn al briĝ-festeno.
  5. La briĝ-festeno.
  6. D-ro Panna Lal demandas al d-ro Aziz, kial li ne iris ĉe-esti.
  7. S-ro Fielding; d-ro Aziz invitas Adela Quested-on kaj s-rinon Moore al la kavernoj Marabar.
  8. Adela Quested kaj Ronny Heaslop.
  9. S-ro Hamidullah, d-ro Panna Lal, Fielding, Rafi Haq, Ram Chand, Syed Mohammed vizitas d-ron Aziz ĉe ties hejmo.
  10. La varmo.
  11. Fielding vizitas Aziz-on ĉe ties domo; ili fariĝas interafablaj.

Parto Du: Kavernoj redakti

  1. Priskribo pri la kavernoj.
  2. Fielding kaj Godbole maltrafas la trajnon.
  3. S-rino Moore kaj la kavernoj.
  4. D-ro Aziz kaj f-lino Quested disiras.
  5. Perdo f-linon Quested; aresto Aziz-on.
  6. Fielding ekscias prie; li parolas al s-ro Turton.
  7. Fielding parolas al s-ro McBryde.
  8. Fielding parolas al Hamidullah, Godbole, Aziz.
  9. La situacio diskutiĝas ĉe la Klubo; Fielding sin eksigas (20).
  10. Resto de la vespero.
  11. F-lino Quested komencas suferi dubojn; s-rino Moore estas malakceptema.
  12. S-rino Moore forveturas de Hindio.
  13. La proceso; Quested reprenas sian akuzon.
  14. D-ro Aziz kaj d-ro Panna Lal.
  15. Fielding parolas al Quested; ili ekscias pri la morto de s-rino Moore.
  16. Fielding parolas al Aziz.
  17. Mortp de s-rino Moore; la kulto pri Esmiss Esmoor.
  18. Lasta interparolo inter Fielding kaj Quested; ŝi forlasas Hindion.
  19. Aziz parolas al Das.
  20. Aziz ne plu fidas Fielding-on.
  21. Fielding veturas re al Anglujo.

Parto Tri: Templo redakti

  1. Profesoro Godbole.
  2. La vivo de d-ro Aziz dum la foresto de Fielding.
  3. Fielding revenas; Aziz konstatas, ke li nenem edziĝis as Adela Quested.
  4. Aziz renkontas Ralph Moore.
  5. Aziz kaj Fielding parolas pri politiko kaj la estonteco de Hindujo kiel naci-ŝtato.

Karakteroj en Veturo al Hindio redakti

Depende de la rakonta voĉo uzata, la karakteroj aludiĝas aŭ per sia formala familia nomo aŭ per sia familiara persona nomo.

  • D-ro Aziz — Islama hindo kiu laboras kiel student-asistanto ĉe la angla malsanulejo.
  • S-rino Moore — patrino de Heaslop, vizitanta Chandrapore-o por kontroli la postenon de sia filo.
  • Ronny/S-ro Heaslop — angla urbregisto de Chandrapore.
  • Cyril/S-ro Fielding — angla lernejestro de la gimnazio de Chandrapore, mezaĝa kaj needziĝinta.
  • Adela/F-lino Quested — juna angla virino vizitanta Hindujon por eble edziniĝi al Ronny Healsop.
  • Hamidullah — advokato edukita ĉe Kembriĝo (en:Cambridge), rolas kiel la plej bona amiko de Aziz.
  • S-ro Turton — la angla urba kolektisto de Chandrapore.
  • Profesoro Narayan Godbole — maljuna Brahman.
    Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Premioj kaj nomumoj redakti

Filmaj, televiddaj, aŭ teatraj adaptaĵoj redakti

Filmo redakti

Televizio redakti

Referencoj redakti

  • (angle) Forster, E.M. Overview and selection from "A Passage to India." The Norton Anthology of English Literature: The Twentieth Century (Vol. 2C), 7a eldono. New York: W.W. Norton, 2000: 2131-2141.

Eksteraj ligiloj redakti