Abelujo estas ĉirkaŭfermita strukturo en kiu kelka mielprodukta abela specio de la genro vivas kaj zorgas sian idaron. Natura abelujo (tipe konataj simple kiel "abelnesto") estas natura strukturo okupita de mielabelaj kolonioj, dum malsovaĝigitaj mielaj abeloj vivas en homfarita abelujo, ofte en abelejo. Tiuj homfaritaj strukturoj estas tipe konataj kiel "abelujoj". Nur specioj de la subgenro Apis vivas en abelujoj, kaj nur la Okcidentan mielabelon (Apis mellifera) kaj la Orientan mielabelon (Apis cerana) homoj malsovaĝigis.

Malnova formo de abelujo, uzata dum jarmiloj
Lignaj abelujoj en Stripeikiai en Litovio
Tradiciaj abelujoj. Etnografia Muzeo en Toruno, Pollando

Natura redakti

La abeloj konstruas abelujon faritan el abelvakso kaj konsistigitan de miloj da ĉeloj en formo de seslateroj, kiuj estas konsideritaj la plejefika molekula formo en principo de konservado de energio (por la formaligo de la teoria problemo kiel kovri (t.e. plankigi) ebenaĵon vidu ankaŭ Teselacio). La strukturo kiel tutaĵo ankaŭ estas konata kiel la "mielĉelaro", kaj ĝi estas konstruita de la abeloj kiujn estas nomataj la laboristoj.

La abeloj dividas la ĉelojn en specialajn ĉelojn por mielo kaj ĉelojn por demeti ovojn kaj kreskigi larvojn.

En natura medio, la abeloj vivas en arbotrunkoj, sub tegmentoj de domoj kaj kie ajn ili trovis ŝirmejon de la fortoj de la naturo kaj de bestoj kiuj avidas mielon, inter ili ursoj estas famegaj pri ilia mielavido. Printempe, post la burĝonado kaj la plenflorado de nektarhavaj floroj, kaj kiel rezulto de la procezo de ekologia rendimento, estas pliigita natura multipliko en la abelujo, "porreĝinaj ĉeloj" estas konstruitaj - ĉeloj por kreskigi estontajn reĝinojn. Kaj kiam juna reĝino ellarviĝas, ŝi kunportas kelkajn el la abeloj, kaj la grupo de abeloj - konata kiel "abelsvarmo" - eliras el la abelujo en organizita serĉado de loko por la komenci novan setlejon. En la unua fazo, la svarmo alkroĉiĝas al solida arbobranĉo kaj aperas al la observanto de la flanko kiel areto. La grupo sendas abelojn estas serĉantajn la areon por trovi lokon kie ili povas rifuĝi kaj setliĝi.

Laboremaj abelbredistoj, se ili malkovros tiajn aretojn, ili metos abelujon sub la branĉon, malfermos la kovrilon, movos la branĉon per unu bato kaj la abelaro estos kaptita en la abelujo. La abelujo estos sigelita por mallonga tempo kaj movita al la abelregiono, tiam la malfermaĵo povas esti malfermita kaj la svarmo adaptiĝos al la nova loko. Alie, la svarmo eliras en la sovaĝejon kaj ne povas esti uzata de la abelbredistoj. Ĉi tiuj kontrolas la konstruadon de la "reĝinejojn" en la abelujo kaj provas malhelpi la svarmojn foriri.

Artefarita redakti

En moderna abelismo, abelujo estas ligna skatolo en kiu la abelbredisto bredas kolonion de abeloj. La abeloj troviĝas en la abelujo sur antaŭfabrikitaj kadroj de ĉeloj, kies bazo estas vaksa ŝablono, en kiu la bazoj de la ĉeloj estis enigitaj. La abeloj konstruas siajn ĉelojn sur tiu bazo. Kiam la ĉelo estos konstruita fare de la laboristoj el abelvakso sekreciita el ilia korpo, ĝi enhavos ovojn, polenon, nektaron aŭ mielon. La mielo estas stokita en specialaj ĉeloj tiel ke en la procezo de kolektado de la mielo la mielo povas esti forigita el la ĉeloj kaj la konstruitaj ĉelaroj estas konservitaj kaj povas esti reuzataj. Hodiaŭ ankaŭ estas kutima starigi hejmajn abelujojn en hejmaj ĝardenoj aŭ sur la tegmentoj de loĝkonstruaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti