Accattone

Itala drama filmo de Pier Paolo Pasolini, 1961

Accattone estas itala drama filmo de 1961 verkita kaj reĝisorita de Pier Paolo Pasolini. Spite esti filmita laŭ origina scenaro, "Accattone" estas ofte perceptita kiel kinarta adapto de fruaj romanoj de Pasolini, partikulare Ragazzi di vita kaj Una vita violenta.[1] Temas pri la unua filmo de Pasolini kiel reĝisoro, kaj uzas tion kio poste estos konata kiel markilo de la trajtoj de Pasolini; aktoraro de ne-profesiaj aktoroj dungitaj el la loko de la filmado, kaj tema emfazo al malriĉuloj.

Accattone
filmo
Originala titolo Accattone
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1961
Ĝenro filma dramo
Kameraado Tonino Delli Colli
Reĝisoro(j) Pier Paolo Pasolini
Produktisto(j) Alfredo Bini • Cino Del Duca
Scenaro Pier Paolo Pasolini • Sergio Citti
Loko de rakonto Romo
Muziko de Johann Sebastian Bach
Rolantoj Franco Citti • Adriana Asti • Stefano D'Arrigo • Nino Russo • Franco Marucci • Polidor • Sergio Citti • Elsa Morante • Mario Cipriani • Adele Cambria • Monica Vitti • Gabriele Baldini • Silvana Corsini • Renato Terra
IMDb
vdr

Kvankam multaj homoj surprizis pro la ŝanĝo de Pasolini el literaturo al kino, li jam konsideris ĉeesti en la Centro Sperimentale di Cinematografia en Romo antaŭ la Dua Mondmilito. Pasolini estis kunlaborinta kun Federico Fellini en Le notti di Cabiria kaj konsideris, ke kino estu verkita per realo. La vorto accattone [akkatˈto:ne] estas neformala termino kun la signifo "vagabondo" aŭ "trompulo".[2][3]

Accattone estas historio de prostitutestroj, prostitutoj kaj ŝtelistoj, nome tipoj ankaŭ reprezentataj en liaj romanoj. La vivo de la laboristaj (kaj senlaboraj) malriĉuloj estas priskribita, kontraste al la postmilitaj ekonomiaj reformoj. La elekto, prilaborado kaj reprezantado de la temoj fare de Pasolini estis skandala tiame, same kiel lia svagigo de la linio inter religiaj kaj nereligiaj temoj. Kvankam Pasolini klopodis distanciĝi el neorealismo, la filmo estas konsiderata iel dua-generacie neorealisma, kaj unu kritikisto opiniis, ke la filmo "eble estas la plej seniluziiga" kiun li iam vidis.[4]

Notoj redakti

  1. Moliterno, Gino (Februaro 2004). "Accattone". Senses of Cinema Inc. Arkivita el la originalo en 2007-09-06. Alirita la 10an de decembro 2019.
  2. Sisto, A. (13a de marto 2014). "Film Sound in Italy: Listening to the Screen". Springer – via Google Books.
  3. Bertellini, Giorgio (14a de decembro 2017). "The Cinema of Italy". Wallflower Press – via Google Books. Alirita la 11an de decembro 2019
  4. Barbaro, Nick (19a de januaro, 2001). "Che Bella: Italian Neorealism and the Movies -- and the AFS Series -- It Inspired". The Austin Chronicle. Arkivita el la originalo la 7an de decembro 2006. Alirita la 11an de decembro 2019.