Afareo - (helene Ἀφαρεύς, latine Aphareus) estas en helena mitologio reĝo de Mesenio, filo de la reĝo Periero kaj de lia edzino Gorgofona.

Afareo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Periero
Patrino Gorgofono
Gefratoj Ikario de Sparto • Tindaro • Leŭkipo
Edzo/Edzino Arene
Infanoj LinkeoIdaso
vdr

Li havis du filojn, fortulon Idason kaj akrevidantan Linkeon. Sed oni sciigas, ke patro de Idaso estis Pozidono, kiu eĉ pruntedonis al li flugilhavan veturilon, kiam Idaso svatis sin al Marpeso, filino de la reĝo Eŭeno.

La filoj estis kuzoj de Dioskuroj, herooj Kastoro kaj Polukso. Kvankam komence estis sufiĉaj kvereloj inter ili, pli poste ili ĉeestis kune en multaj grandaj aferoj, inter aliaj ĉasadon de kalidonia apro aŭ ekspedicion de Argonaŭtoj por ora ŝaffelo.

Fine ili kune entreprenis ŝtelon de brutaroj en Arkadio, sed ĉe divido de la rabaĵo okazis inter ili akra kverelo, ĉe kiu ili ĉiuj kvar pereis.

Alia Afareo estas konata el la Troja milito. Li estis brava aĥaja militanto, kiu fine falis en batalo kun Eneo.