Afrika socialismo estas kredo en la kunhavo de ekonomiaj rimedoj laŭ tradicia afrika vojo, kiel distinga el klasika socialismo. Multaj afrikaj politikistoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kunhavis siajn subtenon por afrika socialismo, kvankam la difinoj kaj interpretoj de tiu termino varias konsiderinde.

Originoj kaj temoj redakti

Kiam multaj afrikaj landoj akiris sendependecon dum la 1960-aj jaroj, kelkaj el tiuj ĵus formitaj registaroj malakceptis la ideojn de kapitalismo favore al pli afrikcentra ekonomia modelo. Estroj de tiu periodo deklaris, ke ili estas praktikante 'afrikan socialismon'.[1]

Julius Nyerere de Tanzanio, Modibo Keita de Malio, Léopold Senghor de Senegalo, Kwame Nkrumah de Ganao kaj Sékou Touré de Gvineo, estis la ĉefaj arkitektoj de afrika socialismo laŭ William H. Friedland kaj Carl G. Rosberg Jr., eldonistoj de la libro African Socialism.[2]

Komunaj principoj de variaj versioj de Afrika socialismo estis la jenaj: sociala disvolvigo gvidita de granda publika sektoro, aligo de la afrika identeco kaj tio kion signifas esti afrika, kaj evito de la disvolvigo de sociaj klasoj ene de la socio.[3] Senghor postulis, ke "Afrika socia fono de triba komunuma vivo ne nur faras socialismon natura al Afriko sed ekskludas la validecon de la teorio de la klasbatalo," tiele farante afrikan socialismon, en ĉiuj el ties variaĵoj, diferenca el marksismo kaj el la eŭropaj socialismaj tendencoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Socialist Models of Development, p. 851, Charles K. Wilber, Kenneth P. Jameson
  2. (1964) African Socialism. California: Stanford University Press, p. [htt://archive.org/details/africansocialism00frie/e/3 3].
  3. Friedland and Rosberg Jr., William and Carl. (1964) African Socialism. California: Stanford University Press, p. 3–5.
  4. Brockway, Fenner. (1963) African Socialism. Londono: The Bodley Head, p. 32.

Literaturo redakti

  • Bismarck U. Mwansasu and Cranford Pratt, Towards Socialism in Tanzania, University of Toronto Press, Toronto, 1979.
  • Fenner Brockway, African Socialism, The Bodley Head, London, 1963.
  • Ghita Jonescu kaj Ernest Gellner, Populism, Weidenfeld & Nicolson, London, 1969.

Vidu ankaŭ redakti