Albana Deklaracio pri Sendependiĝo

La Albana Deklaracio pri Sendependiĝo (albane Shpallja e Pavarësisë aŭ Deklarata e Pavarësisë) estas unu el la plej gravaj historiaj momentoj en la historio de Albanio. Ĝi okazis en Vlorë la 28-an de novembro 1912 kaj estas jam la fina parto de la Nacia Vekiĝo de Albanio. Post la deklaracio de sendependeco de Albanio, la lando estis okupata de la Balkana Ligo (Serbio, Montenegro kaj Grekio). La okupado (1912—1913) okazis dum la Balkanaj militoj.

Ismail Qemali post sesio de la Asembleo de Vlorë deklarante al la loĝantaro la decidon pri la sendependeco.