Alfred von Wolzogen

germana verkisto

Alfred von WOLZOGEN (naskiĝinta la 27-an de majo 1823 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 13-an de januaro 1883 en San Remo) estis germana juristo, poeto kaj teatrointendanto.

Alfred von Wolzogen
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1823 (1823-05-27)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 13-an de januaro 1883 (1883-01-13) (59-jaraĝa)
en Sanremo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ludwig von Wolzogen
Edz(in)o Harriet Anne Houssemayne Du Boulay • Elisabeth von Wolzogen
Infanoj Hans von WolzogenErnst von Wolzogen • Emilie Susanne Hildegard Freiin Wolzogen und Neuhaus
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de la leŭtenanto Ludwig Julius Adolf Friedrich von Wolzogen li studis ekde 1841 jursciencon en Berlino kaj Heidelberg antaŭ ekdeĵoro ĉeŝtata en la jaro 1844-a. Laborinte kiel registara asesoro en la ministerio pri internaj aferoj li transigitis en 1854 ĉe la registaro en Vroclavo. Tie li iĝis en 1863 registara konsilisto. Ekde 1868 von Wolzogen vivis kiel kortega teatro-intendanto en Schwerin.

En 1851 li eldonis la rememorojn de sia patro; poste li publikigis »Freiherr von Schillers Beziehungen zu Eltern, Geschwistern und der Familie von Wolzogen« (Stuttgart 1859) kaj »Aus Schinkels Nachlaß« (Berlino 1862–1864). El lia verkaro menciindas: »Preußens Staatsverwaltung mit Rücksicht auf seine Verfassung« (Berlino 1854), »Reise nach Spanien« (Leipzig 1857), »Geschichte des reichsfreiherrlich von Wolzogenschen Geschlechts« (Leipzig 1859), »Über Theater und Musik« (Vroclavo 1860), »Über die szenische Darstellung von Mozarts ›Don Giovanni‹« (Vroclavo 1860), »Wilhelmine Schröder-Devrient« ((Leipzig 1863), »Schinkel als Architekt, Maler und Kunstphilosoph« (Berlino 1864), »Rafael Santi« ((Leipzig 1865), »Peter v. Cornelius« (Berlino. 1867).

Kiel poeto li sin eksperimentis en la komedio »Nur kein Ridicul« (Berlino 1864) kaj en la kune kun Ludwig Albert von Winterfeld skribitaj dramoj »Blanche«, »Sophia Dorothea« kaj »Fürstin Orsini« (»Dramatische Werke«, Leipzig 1866), scena pritraktaĵo de »Sakuntala« de Kalidasa (Schwerin 1869).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 745 (tie ĉi interrete)