Altikon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thalheim-Altikon (stacidomo).

Altikon estas komunumo de Svislando. Ĝi situas en la en la distrikto Vinterturo de la Kantono Zuriko. Fine de 2015 la komunumo havis 655 loĝantojn.

Altikon
Blazono de Altikon
panoramo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 34′ 24″ N 8° 46′ 52″ O / 47.57333 °N, 8.78111 °O / 47.57333; 8.78111 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 24″ N 8° 46′ 52″ O / 47.57333 °N, 8.78111 °O / 47.57333; 8.78111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 655
Areo 7,68 km²
Alteco 393 m super marnivelo
Poŝtkodo 8479
Komunumkodo 0211
Mapo de Altikon
vdr
la loka kirko
vilaĝocentro de Altikon
la komunumoparto Herten

Geografio redakti

Kvankam Altikon situas en la distrikto Vinterturo oni atribuas la komunumon al la Zurika Vinlando. Ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Turo. Al Altikon apartenas krom Altikon mem la municipoj kaj setlejoj Feldi, Ober Herten kaj Unter Herten.

Najbaraj vilaĝoj redakti

La komunumo Altikon limas al Dinhard, Ellikon ĉe Turo, Neunforn (Kantono Turgovio), Rickenbach, Thalheim ĉe Turo kaj Uesslingen-Buch (Kantono Turgovio).

Trafiko redakti

De la stacidomo Thalheim-Altikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj en la najbara komunumo Thalheim ĉe Turo oni atingas per la regiona trajno S29 de la Zurika Trafik-Unio facile en duonhora kadenco la urboj Vinterturo kaj Stein ĉe Rejno. Krome dum la plej trafikriĉaj horoj de la centro de Altikon cirkulas la poŝtaŭtobuslinio 615 al Sulz-Rickenbach.

Historio redakti

Unua skriba mencio de Altikon datiĝas el la jaro 1243, kiam ĝi estis menciita kiel la loĝloko de la Sinjoroj de Altilicon, kiuj estis servantoj de la Grafoj de Kiburgo. La urbo Zuriko akiris la komunumon Altikon en la jaro 1696 kaj submetis ĝin al la administrado far la supervoktoj de la Grafejo Kiburgo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti