Universitato Aston

(Alidirektita el Aston University)

Universitato Aston (angle Aston University) estas universitato en Britio. Ĝi lokiĝas en urbo Birmingham. Ĝi estis fondita en jaro 1895, ĝi estis agnoskita kiel universitato en jaro 1966. En jaro 2005 en ĝi studis ĉirkaŭ 6900 studentoj.

Universitato Aston
publika universitatoaltlernejo • organizaĵo pri edukado
Informoj
fondodato 1895
Situo
Geografia situo 52° 29′ 10″ N, 1° 53′ 22″ U (mapo)52.486-1.8895Koordinatoj: 52° 29′ 10″ N, 1° 53′ 22″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando
urbo Birmingham
adreso Aston University, Aston Triangle, Birmingham, West Midlands, B4 7ET
poŝtkodo B4 7ET
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• ORCID
• Jisc
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
Publikiga Etika Komitato vd
filiita al
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd
Universitato Aston (Britio)
Universitato Aston (Britio)
DEC
Universitato Aston
Universitato Aston
Map
Universitato Aston
vdr
Universitato de Aston

La universitato estas konata pro siaj kursoj en industrio, registaro kaj komerco. Siro Michael Bett estas kanceliero en la universitato ekde septembro 2004. La distrikto de Aston situas centre en Birmingham kaj proksimume 50,000 studentoj loĝas tie.

Ĝi estas vicigita kiel unu el la supraj 351-400 universitatoj en la mondo [1] en la Times Higher Education -rangotabelo de la ĉefaj universitatoj de la mondo en 2018. Ĝi ankaŭ estas vicigita 77-a el la supraj 150 junaj (sub 50) universitatoj en la mondo en 2018 [2].

Referencoj redakti

  1. El entute ĉ 20 000 universitatoj.
  2. "Rankings: Aston University". Times Higher Education. la 21an de julio 2018.

Eksteraj ligiloj redakti