Austra Pumpure (alinomita Anna BukševicaBukshevich) naskiĝis la 26-an novembro 1928 kaj mortis la 3-an januaro 2017.

Austra Pumpure
Naskiĝo 26-an de novembro 1928 (1928-11-26)
en Kalnišķi
Morto 3-an de januaro 2017 (2017-01-03) (88-jaraĝa)
en Liepāja
Persona informo
Lingvoj latvaEsperanto
Ŝtataneco LatvioSovetunioGermana Regno
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
vdr

Ŝi estis latva muzikistino kaj kantistino de popolkantoj, sed ankaŭ konata esperantistino.

Biografio redakti

Plejparto de la vivo ŝi pasigis en Liepāja, Latvio. Ŝia patro estis latva dirigento.

De 1956 ĝis 1975 Austra Pumpure estis koncertmajstro en la Teatro de Liepāja.[1] Ŝi estas precipe konata pro la kanto-interpretoj de la Balta Maro. 

En 1998 Austra Pumpure estis premiita per kvar steloj en la ordo de la Tri Steloj.[2] En 2011 estis premiita pro sia kontribuo al la latva muziko-evoluado. En 2012 ŝi ricevis "la latvian Grammy", la plej grandan latvan muzikpremion, pro sia vivlonga kontribuado al la evoluo de la latva muziko.

Ŝi estis membro de la folklora grupo "Atshtaukas" kaj interpretas muzikon de la fama latva komponisto Imants Kalniņš[3].

Austra Pumpure kaj Esperanto redakti

Ŝi estis ankaŭ esperantistino[4]. Dum kantvesperoj kaj koncertoj dum Baltiaj Esperanto-Tagoj kun ŝi kaj ŝia ensemblo “Animo” (grupo de gejunuloj al kiuj Austra instruis Esperanton per kantoj) kutime venis ankaŭ loka publiko, ĉar Austra estis ege populara en Latvio. Ankaŭ dum siaj koncertoj al ĝenerala publiko Austra Pumpure ofte menciis Esperanton, per kiu ŝi trovis amikojn en la tuta mondo, kaj eĉ kantis po unu kanton en Esperanto[5].

Unu el ŝiaj lernantinoj estis Anta Eņģele.

Referencoj redakti

  1. (latva) «Vēsture» Arkivigite je 2016-12-08 per la retarkivo Wayback Machine. liepajasteatris.lv.
  2. (latva) «Mūžībā aizgājusi dziesminiece Austra Pumpure». tvnet.lv.
  3. (latva) В Вечность ушла Аустра Пумпуре Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine, liepajnikiem.lv, 4-a januaro 2017, konsultite la 6-an julio 2017;
  4. BET-53 inaŭgurita en Liepajo, Latvio, HEKO (650 2-A), 2-a de julio 2017.
  5. Niaj landaj movadoj: Esperanto-movado en Latvio, Eŭropa Bulteno numero 111, decembro 2011.

Eksteraj ligiloj redakti