Batalo apud Isandhlwana

Ĝi estis inaŭgura batalo de la milito inter Britio kaj la Zuluoj, fine de la 19a jarcento.

Batalo apud Isandlwana
Konflikto: Anglo - Zuluaj militoj
Fragmento el batalo
batalo
Daŭro: 22-a de januaro 1879
Loko: Isandlwana, suda Afriko
Rezulto: Zulua venko de Pirho
Flankoj
Brita imperio Zulua reĝlando
Komandantoj
Henry Pullein
Anthony Durford
Ntshingwayo Khoza
Forto
1 400 britoj kaj 2 500 afrikanoj 22,000
Perdoj
52 oficiroj
1 277 soldatoj
1,000 mortigitaj
2,000 vunditaj
vdr

La 22 januaro 1879, ĉirkaŭ cent kilometrojn norde de Durban en Sudafriko, okazis la batalo apud Isandhlwana.

Estris:
la britajn trupojn: Lord Chelmsford,
la zuluan imperion: Reĝo Ceĉvajo (Cetavajo).

Partoprenis proksimume 20 mil zuluoj kaj 1800 britaj soldatoj kaj afrikaj helptrupoj. La ses britaj kompanioj, kvankam bone armitaj per pafiloj kaj pluraj kanonoj ne sukcesis sin defendi, kaj estis preskaŭ komplete murditaj de la zuluoj.

Tiu batalo restas konata kiel granda sukceso de neblanka armeo kontraŭ eŭropa armeo.

Por mildigi la malvenkon, la britaj militkronikoj ŝatas rememori, ke post la batalo apud Isandhlwana, pli ol cent homoj eltenis tutnokte en la hospitalo de Rorke's Drift senesperan kombaton kontraŭ la zuluoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti