Koordinatoj: 47° 23′ N 02° 12′ U / 47.383 °N, 2.200 °U / 47.383; -2.200 (mapo)

La BrièreGranda Brière estas marĉo situanta geografie norde de la estuaro de la rivero Luaro ĉe la Atlantiko, okcidente de la departamento de la Atlantika Luaro.
Iam oni rikoltis torfon kaj oni navigas ankoraŭ danke al specifa boatotipo nome «chaland» [ŝalAn].
La lokanoj nomiĝas Brièrons.

Tipa domo en Brière
Tradicia habitato chaumière.

Geografio redakti

La Brière, aŭ Granda Brière estas drenata de la lasta alfluanto de la Luaro: nome la Brivet, kiu enfluas en la estuaro ĉe la limo de la komunumoj de Saint-Nazaire kaj Montoir-de-Bretagne.
Ties teritorio etendas sur 490 km², el kiuj 170 km² estas de humidejoj, kies kerno la marĉo de Granda Brière kovras per si mem 70 km², kio enhavas 21 komunumojn.

Tiu teritorio karakteras ankaŭ per sia arkitekturo kun ĉirkaŭ 3,000 tegmentoj el pajlo, nome chaumière.

Komunumoj de la Brière redakti

La marĉoj de la Granda Brière etendas ĉefe sur la komunumo de Saint-Joachim kiu enhavas la teritoriom sendivide de la marĉo.

Kelkaj komunumoj havas parton pli malpli gravan de siaj teritorioj ĉe la marĉo de Brière kaj appudaĵoj, kiuj estas la jenaj:

Ĉiuj tiuj komunumoj intervenas en la administrado de la marĉo kaj de la Natura Parko Regiona Brière.
Krome 21 komunumoj estas konsiderataj kiel parto de la Brière: al la 18 manciitaj komunumoj oni aldonas la komunumoj Besné, La Chapelle-Launay kaj Pontchâteau pro ties ligoj kun la hidrografia reto de la Brivet (lasta alfluanto de la Luaro), tra la marĉoj de Granda Brière kaj Donges. Tiuj tri komunumoj ne estas rektaj membroj de la natura parko, sed membroj de la miksa komununaro de hidraŭlika profitaro de la baseno de la Brivet.

Medio redakti

Verkoj kiu havas temon pri la Brière redakti

  • La Brière, muzika verko de Paul Ladmirault ;
  • La Brière, romanp de Alphonse de Châteaubriant pro kiu li ricevis en 1923 la Grandan premion de romano de la Franca Akademio;
  • Brière de Brumes et de rèves, verko de Fernand Guériff ;
  • Notre Brière, verko de Aoustin Vince ;
  • Territoire verko de Patrick Thuillier, poemoj pri la Brière, JMG Création ;
  • Entre Sel et Tourbe de Gérard Guillet, legendoj de Lucas La Pallette, éditions Naaman, Kebekio (Kanado).
  • La romanoj de Patrick Roussel :
    • Germain de Brière
    • L'oubli des Marais
    • Le diable de Brière

Bildaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti