Brunelo
Brunelo (latine Prunella) estas genro de plantoj el familio Lamiacoj. Temas pri plurjaraj herboj, plejofte malaltaj, kies floroj estas aranĝitaj en densaj infloreskoj, kun brakteoj malsimilaj al la folioj. Tiu genro enhavas kvinon da specioj en mezvarmaj regionoj. Unu specio - la ordinara brunelo - estas pli-malpli kosmopolita, tio estas de tutmonda disvastiĝo.
Brunelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Prunella grandiflora: infloresko
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Taksonomio redakti
Kelkaj specioj:
- Prunella grandiflora (L.) Scholler - grandflora brunelo
- Prunella hispida Bentham - hirta brunelo
- Prunella laciniata (L.) L. - flaveta brunelo
- Prunella orientalis Bornm. - orienta brunelo
- Prunella vulgaris L. - ordinara brunelo