Candy Darling

usona aktoro

Candy Darling (24a de novembro 194421a de marto 1974) estis usona aktorino, plej bone konata kiel «Varhola Superstelulo». Transvirino, ŝi stelulis en filmoj de Andy Warhol kiel Flesh (1968) kaj Women in Revolt (1971), kaj estis muzo de la pra-punka bando The Velvet Underground.

Candy Darling
Persona informo
Naskonomo James Lawrence Slattery
Naskiĝo 24-an de novembro 1944 (1944-11-24)
en Arbaraj Montetoj
Morto 21-an de marto 1974 (1974-03-21) (29-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemiolimfomo vd
Tombo Nov-Jorkio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Massapequa High School vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fruaj jaroj redakti

Ŝi naskiĝis kiel James Lawrence Slattery; estas iom da necerteco pri ŝia naskiĝdato. Ŝi translokiĝis kun sia patrino, post tiu eksedzigis violentan alkoholisman patron. Ŝia duonfrato iris al armeo kaj ŝi restis sola kun la patrino. Ŝi paŝis multon de sia infanaĝo rigarde televidon kaj malnovajn filmojn de Holivudo, el kiuj ŝi lernis imiti siajn preferatajn aktorinojn, kiaj Joan Bennett kaj Kim Novak.

Varholaj jaroj redakti

Antaŭ ilia definitiva renkonto, en 1967, Darling vidis Andy Warhol ĉe klubo nomita «The Tenth of Always» (proksimume «La deka tago de ĉiam». Darling estis kun Jackie Curtis, kiu invitis Warhol al sia teatraĵo nome Glamour, Glory and Gold, stelulita de Darling, kiel "Nona Noonan", kaj juna Robert De Niro, kiu ludis ses partojn en la teatraĵo.[1]

Warhol ludigis Darling en mallonga komedia sceno en Flesh (1968) kun Jackie Curtis kaj Joe Dallesandro. Post Flesh, Darling ludis centran rolon en Women In Revolt (1971).

Krom arta dediĉo, Darling ankaŭ laboris dummallonge kiel kelnerino ĉe Slugger Ann's, nome trinkejo posedata de la avino de Jackie Curtis.[2]

Verkoj redakti

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo Notoj
1968 Flesh Candy
1970 Brand X Marlene D-Train
1971 La Mortadella Transvestito Alternativa titolo: Lady Liberty
1971 Klute Dancejestro
1971 Some of My Best Friends Are... Karen / Harry
1971 Women in Revolt Candy
1972 Der Tod der Maria Malibran
1973 An American Family Ŝi mem
1974 Silent Night, Bloody Night Gasto
2002 The Cockettes Ŝi mem Arkivaĵo
2004 Superstar in a Housedress Ŝi mem Arkivaĵo
2006 Andy Warhol: A Documentary Film Ŝi mem Arkivaĵo
2010 Beautiful Darling Ŝi mem Arkivaĵo

Publikaĵo redakti

  • Darling, Candy. (1992) My Face for the World to See: the Diaries, letters and drawings. Hardy Marks Publications. ISBN 0-945367-21-X.


Referencoj redakti

  1. What is the Robert DeNiro Connection?. For Members Only: The Story of the Mob's Secret Judge. Arkivita el la originalo je 2016-02-13. Alirita 4a de novembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-13. Alirita 2021-12-29.
  2. (May 26, 2011) “Queer Kinship in the New York Underground: On the 'Life and Legend' of Jackie Curtis”, Contemporary Theatre Review. Alirita April 8, 2015.. 

Bibliografio redakti

  • Beautiful Darling: The Life and Times of Candy Darling Andy Warhol Superstar, filmo, James Rasin
  • Warhol, Andy. (1981) Popism: the Warhol '60s. Hutchinson. ISBN 9780091445805.
  • Woodlawn, Holly. (1991) A Low Life in High Heels. St Martin's Press. ISBN 0-312-06429-2.


Eksteraj ligiloj redakti