Cantu la Jorcaúra

Cantu la Jorcaúra [kantu la horkaUra] [1] estas monto alta je 1272 metroj en la Kantabra Montaro (norda Hispanio). Ĝi situas en masivo apud la vilaĝo Tresviso. Por atingi ties pinton oni iras trans la vilaĝon Tresviso, iras tra El Sel kaj alvenas al Cuerto Rubio. De tie oni plu iras supren ĝis la pinto.[2] De la pinto, estas panorama vido de Tresviso, la vilaĝoj en Peñamellera Baja (San Esteban, Cuñaba, ktp.), la valo de Peñarrubia, Bejes kaj la Masivo Urrieles en Picos de Europa. Sen nuboj, oni povas vidi la monton Naranjo de Bulnes.[2] La nomo de la monto estas en la kantabra; alinome kaj malofte, en la hispana oni uzas la hispanigitan nomon Horcadura del Canto.

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Cantabria. Consejería de Innovación, Industria, Turismo y Comercio. (2012). Turismo de Cantabria: Naturaleza / Recursos naturales: Cantu la Jorcaura (hispane). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 11-05-2012.
  2. 2,0 2,1 Liébana y Picos de Europa (2011). Tresviso-Horcadura del Cantu (hispane). Arkivita el la originalo je 2011-09-15. Alirita 26-08-2011.