Carrera jeans (prononciĝas [Karera Ĝins]) estas italia privatkompanio, kiu okupiĝas pri produktado kaj vendado de ĝinzoj. Carrera estas unu el la plej malnovaj registritaj markoj en Italio.

Carrera Jeans
negoco • entrepreno vd
Dum 28-a de januaro 1965 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Verono
Lando Italio
TTT Oficiala retejo
vdr

La nomo devenas de la hispana vorto Carrera, kiu signifas konkurado.

Spezo de la kompanio estas ĉirkaŭ 40 mln € (en 2013)[1]. Ĝi havas preskaŭ 6 mil kunlaborantojn.

Carrera Jeans estas investanto por aŭtosporto: la registrita marko Carrera estas oficiala sponsoro de aŭtokurado Formulo 1, la nomo CARRERA estas donita al unu el la plej konataj modeloj de Porsche 911. Ĝi investas ankaŭ en futbalo kaj bicikla sporto.

Historio redakti

La Carrera jeans estis fondita en 1965 en Provinco de Verono (Italio) de Imerio Tacchella kaj du liaj fratoj: Tito kaj Dominico. Por pliproksimigi produktejojn al la krudaĵ-bazejoj oni transportis ilin al la ĉefaj landoj de kotonproduktado. Tamen loĝistiko kaj fina kontrolo okazas en Italio, por ke la kompanio povu garantii sufiĉan kvaliton de varoj.

En 2006 la gvidantaro de Carrera Jeans iniciatis produktadon de ĝinzoj, oportunaj por islamanoj[2][3].

Produktado kaj kontrolo redakti

La ĉefa uzino situas en Taĝikio — unu el la plej gravaj landoj de kotonproduktado; ĝin posedas Carrera 93-procente kaj la Monda Banko — 7-procente[4].

La gvidantaro, kvalitkontrolanta fako kaj centro de desegnado situas en Caldiero (Verona)[5].

Vendado redakti

Laŭ Sita Ricerca, Carrera okupas unu el la plej altaj pozicioj en italia merkato pri vendado de virĝinzoj[6]. En 2012 Carrera okupis 6 procentojn de la tuta italia vendistaro de viraj ĝinzoj[7].

Por la kompanio la ĉefa aĉetejo estas Italio, kie oni vendas 80%. Aliaj 20% eksportatas[7].

Strukturo de vendado:[7]

Varo Ero
Viraj ĝinzoj 70 %
Virinaj ĝinzoj 20 %
Infana ĝinzvesto 10 %

Carrera posedas 30 vendejojn en Italio, 10 — eksterlande kaj preskaŭ 180 vendlokoj en diversaj vendejaroj[7].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti