Charlotte's Web (filmo de 1973)

usona animacia filmo de 1973

Charlotte's Web ([ĈA:lots ŭeb]; anglalingve por La araneaĵo de Charlotte) estas animacia filmo produktita de Hanna-Barbera Productions kaj publikigita en 1973. Ĝi estas bazita sur la samnoma rakonto publikigita en 1952 de la Usona verkisto E. B. White. La filmo havis daŭrigojn dum la sekvaj jaroj, por televido kaj VHS, en 1994 la filmo surprizis la merkaton fariĝante unu el la plej vendataj titoloj de la jaro, 21 jarojn post ĝia unua premiero. En 2003 la daŭrigo Charlotte's Web 2: Wilbur's Great Adventure aperis.

La araneaĵo de Charlotte
Oficiala afiŝo de la filmo (1973)
Oficiala afiŝo de la filmo (1973)
longa movbilda filmo
Originala titolo Charlotte's Web
Produktadlando  Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 22-a de februaro 1973
Daŭro 94 minutoj
Ĝenro komedia aventuro
Kameraado Dennis Weaver
Reĝisoro(j) Charles A. Nichols
Iwao Takamoto
Produktisto(j) Joseph Barbera
William Hanna
Scenaro Earl Hamner Jr.
Filmita en  Usono
Muziko de Irwin Kostal
Ĉefrolantoj Debbie Reynolds
Paul Lynde
Henry Gibson
Produktinta firmao Hanna-Barbera Productions
Sagittarius Productions
Distribuo Paramount Pictures
IMDb
vdr

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Terkulturisto decidas mortigi porkon, ĉar tiu naskiĝis tre malgranda. Tamen, ĉe la insisto de lia filino ne mortigi ĝin, li lasas ĝin pluvivi. La knabino nomita Fern Arable, donas la nomon Wilbur al la porko. Poste, la patro de Fern Arable decidas vendi la porkon al la onklo de la knabino, Homer Zuckerman, kiu ankaŭ havas bienon.

Tie, Wilbur ekscias ke ĝi estos mortigita, pro kio ĝi ektimas, ĝis ĝi aŭdas la voĉon de Charlotte, araneo kiu promesas helpi al ĝi. La araneo povas protekti la porkon skribante mesaĝojn atentigante pri Wilbur en la araneaĵo (de tie la titolo). En la fino, la araneo Charlotte mortas kaj naskiĝas de la aranea nesto 511 idoj (estis entute 514). Tamen kiom ajn Wilbur amas tiujn idojn, ili neniam povos anstataŭi la memoron de Charlotte.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kantoj de la filmo

  • There Must Be Something More – Fern
  • I Can Talk! – Wilbur
  • Chin Up – Charlotte
  • We've Got Lots in Common – Wilbur kaj Ĥoro
  • Deep in the Dark/Charlotte's Web – Solistino
  • Mother Earth and Father Time – Charlotte
  • A Veritable Smorgasbord – La ansero kaj Templeton
  • Zuckerman's Famous Pig – Ĥoro