Elwyn Brooks White

usona verkisto
(Alidirektita el E. B. White)

Elwyn Brooks "E. B." White (naskiĝis la 11-an de julio 1899, mortis la 1-an de oktobro 1985) estis usona verkisto. Li estis kontribuanto al la satira magazino The New Yorker kaj kunaŭtoro de la anglalingva stilgvidilo The Elements of Style, ofte nomata "Strunk & White". Li ankaŭ skribis librojn por infanoj, kiel Stuart Little (1945, pri eta muso), Charlotte's Web (1952, pri amikeco de farmbienaj porketo kaj araneo), kaj The Trumpet of the Swan (La Trumpeto de la cigno, 1970). Charlotte's Web estis voĉdonita la plej sukcesa porinfana romano en enketo de 2012 de la legantoj de la usona ĵurnalo de lernejaj librejoj School Library Journal - sed ankaŭ antaŭaj enketoj jam konfirmis tiun statuson en Usono.

Elwyn Brooks White
Persona informo
Elwyn Brooks White
Naskiĝo 11-an de julio 1899 (1899-07-11)
en Mount Vernon
Morto 1-an de oktobro 1985 (1985-10-01) (86-jaraĝa)
en Brooklin
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo Brooklin Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Mount Vernon High School vd
Subskribo Elwyn Brooks White
Familio
Patrino Jessica Wallace Hart vd
Gefratoj Stanley Hart White vd
Edz(in)o Katharine Sergeant Angell White vd
Infanoj Joel White vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto • romanisto • scenaristo • redaktisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1928– vd
Verkado
Verkoj The Elements of Style ❦
Stuart Little ❦
Charlotte's Web ❦
La trumpeto de la cigno ❦
Is Sex Necessary? Or, Why You Feel the Way You Do ❦
Subtreasury of American Humor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
E. B. White