Chavannes-le-Veyron
Chavannes-le-Veyron estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 129 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Chavannes-le-Veyron | |
---|---|
Blazono de Chavannes-le-Veyron | |
Malnova segejo de Chavannes-le-Veyron | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 36′ 21″ N 6° 27′ 4″ O / 46.60583 °N, 6.45111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 21″ N 6° 27′ 4″ O / 46.60583 °N, 6.45111 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 129 |
Areo | 2,63 km² |
Alteco | 610 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1309 |
Komunumkodo | 5475 |
Situa mapo de Chavannes-le-Veyron | |
Geografio redakti
La komunumo Chavannes-le-Veyron situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro ĉe la bordo de la rivero Veyron, proksimume 11 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chavannes kaj la setlejoj La Côte kaj Saint-Denis.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,63 km², de kiuj 24,8% estas kovritaj de arbaro, 68,0% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Chavannes-le-Veyron limas en nordo al Cuarnens, en oriento al La Chaux (Cossonay), en sudo al Grancy, en sudokcidento al Pampigny, kaj en nordokcidento al L'Isle.
Trafiko redakti
Chavannes-le-Veyron situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flankaj vojoj de La Chaux (Cossonay), Cuarnes, L'Isle kaj Grancy. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 11 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Cossonay al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Chavannes-le-Veyron datiĝas el la jaro 1285. La Abatejo Lago de Joux posedis dum mezepoko rajtojn kaj bienojn en Chavannes-le-Veyron la interezrajtoj apartenis al la Senjoroj de Cossonay. Dum la berna regado la vilaĝo formis etan senjorujoj, kiu apartenis al la Voktejo Morges. Dum mezepoko en Chavannes-le-Veyron troviĝis la malsanulejo de Cossonay, kiu estis fermita en la 17-a jarcento.[3]
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Chavannes
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chavannes-le-Veyron – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)