Claude Parisot
Claude Parisot (* 1704 en Étain; † 3-a de marto 1784 samloke) estis fama franca orgenkonstruisto. Li estis ido de familio de orgenkonstruistoj el Étain en la departemento Meuse en la regiono Loreno en Francio.
Claude Parisot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1704 en Étain |
Morto | 3-an de marto 1784 (80-jaraĝa) en Étain |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo • muzikilfaristo |
Parisot unue lernoservis ĉe la lorena orgenkonstruisto Christophe Moucherel kaj 1727 en Parizo ĉe Louis-Alexandre Clicquot kaj Jean-Baptiste Clicquot. Ekde 1735 Parisot konstruis multnombrajn orgenojn en la nordo kaj nordoriento de Francio. Al tiuj apartenas:
- Premonstratensa abatejo en Mondaye (ĉe Bayeux)
- Preĝejo Notre-Dame de Guibray en Falaise
- Premonstratensa abatejo Séry-aux-Prés en Bouttencourt (ĉe Abbeville)
- Preĝejo Saint-Georges kaj preĝejo Saint-Sépulcre en Abbeville
- Preĝejo Saint-Rémy en Dieppe
- Katedralo Notre-Dame en Sées
- Abatejo Ardenne en Caen
- Dominikana konvento en Caen
- Abatejo Saint-André-en-Gouffern (ĉe Falaise)
Lia nevo Henri Parisot lin sekvis kiel renovigisto kaj konstruisto de multnombraj orgenoj en Normandio kaj en Maine.