Joseph Clément JUGLAR (Parizo, 15a de oktobro 1819 - 28a de februaro 1905) estis franca kuracisto kaj ekonomikisto. Li publikigis faman verkon Des Crises commerciales et de leur retour périodique en France, en Angleterre et aux États-Unis (1861), per kiu li sugestis, ke la ekonomiaj krizoj ne estas hazardaj okazoj aŭ okazigitaj de eventualaĵoj, sed male parto de cikla fluktuo de la komerca, industria kaj financa agadoj kaj ke la periodoj de prospero kaj krizo sekvas sin unuj al aliaj, pro kio oni konsideras lin malkovrinto de la ekonomiaj cikloj. Kiel rekono al lia statistika verkaro, oni donis lian nomon alla meza ciklo, de ok jaroj kaj duono averaĝe, nome la ciklo de Juglar, la baza por la ekonomia agado en kapitalismo.

Clement Juglar
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1819 (1819-10-15)
en Parizo
Morto 28-an de februaro 1905 (1905-02-28) (85-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto
vdr

La ekonomiaj cikloj estis observataj tiom frue kiom en 1861, kiam Clement Juglar rimarkindigis[1] periodecon de inter 7 kaj 10 jaroj en la movado de la negocoj. Tiuj fluktuoj eniras per si mem en cikloj pli longaj, de daŭro de duono da jarcento kaj enhavas po unu fazon de prospero kaj po unu de malprospero, notitaj poste fare de Nikolai Kondratiev.

Juglar estis membro de la Internacia Instituto de Statistiko kaj de la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj. Krom sia verko pri la ekonomiaj cikloj, li verkis du aliajn librojn: nome Du Change et de la liberté d'émission (1868) kaj Les Banques de dépôt, d'escompte et d'émission (1884). Li publikigis gazetan jarlibron pri politika ekonomio.

Notoj redakti

  1. C. Juglar, Des Crises commerciales et de leur retour périodique en France, en Angleterre et aux États-Unis, 1861

Bibliografio redakti

  • Pascal Bridel kaj Muriel Dal-Pont Legrand, Clément Juglar (1819-1905), en Revue européenne des sciences européennes, 2009, XLVII-143 (ISBN 978-2-600-01275-1) (rete) [1]